Al la enhavo

Ĵurnalista lingvo

de sudanglo, 2011-marto-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-18 10:05:22

Okazas, de tempo al tempo, pro eventoj en la mondo, ke ĉiuj ĵurnaloj uzas specifan terminon aŭ parolturnon.

Ekzemple, en Anglujo ĉi-momente estas ne-eble enŝalti la radion aŭ la televidon sen aŭdi la esprimon 'No Fly Zone'

Mi pensas ke estus tre bone, kiam okazas tiaj aktualaĵoj, pri kiuj ĉiuj raportas ĉie en la mondo, ke oni afiŝu tuj Esperantajn ekvivalentojn (por la kazoj kie la afero prezentas tiklaĵojn por la traduko).

Mi ankoraŭ ne decidis ĉu mi preferas 'Senfluga Zono' au 'Zono de Ekskludo Aera'.

Kaj kion diri pri la radio-aktiva elĵetaĵo (angle Plume, france Panache)

Yakunin (Montri la profilon) 2011-marto-18 10:50:03

Saluton. Laŭ mi la vorto "senfluga zono" samas kun tiu "no fly zone", CRI, ekzemple, proponas na "flugo malpermesa zono". http://esperanto.cri.cn/581/2011/03/18/1s122283.ht...

Roberto12 (Montri la profilon) 2011-marto-18 12:20:33

Por mi, "flugmalpermesa zono", aŭ FMPZ.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-18 16:53:33

"senfluga zono" konvenas

Roberto12 (Montri la profilon) 2011-marto-18 19:13:28

Mi opinias ke problemo kun "senfluga zono" estas ke oni ja povas flugi tie dum iom da tempo - antaŭ esti pafata!

Chainy (Montri la profilon) 2011-marto-19 01:08:15

sudanglo:Mi ankoraŭ ne decidis ĉu mi preferas 'Senfluga Zono' au 'Zono de Ekskludo Aera'.

Kaj kion diri pri la radio-aktiva elĵetaĵo (angle Plume, france Panache)
Mi ankaŭ ŝatas la tradukon 'Senfluga Zono'.

Rilate al 'radio-aktiva elĵetaĵo' oni povus ankaŭ diri 'radioaktiva fumkolono'

Kateno (Montri la profilon) 2011-marto-20 06:27:06

Ĉu "ne-flug-end-ejo", "ne-sur-flug-enda zono" aŭ io simila? demando.gif

cellus (Montri la profilon) 2011-marto-20 07:39:00

Chainy:
sudanglo:Mi ankoraŭ ne decidis ĉu mi preferas 'Senfluga Zono' au 'Zono de Ekskludo Aera'.
'
Ĉu ne senaviada zono, senaviadejo povus esti ebla esprimo. Pri la alia mi ne havas ideon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-20 12:41:39

Kateno:Ĉu "ne-flug-end-ejo", "ne-sur-flug-enda zono" aŭ io simila? demando.gif
tiukaze pli taŭge estus uzi "ebl".
neflugebla zono=zono, ne ebla por flugoj (flugi, flugado)

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-20 12:57:36

Terurĉjo:"senfluga zono" konvenas
+1

Reen al la supro