Til innholdet

Esperanta alfabeto

fra Altebrilas,2011 3 29

Meldinger: 19

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 29 21:48:19

Ĉu vi konas la esperantan alfabeton?
Ĉu vi kapablas parkere deklami ĝin?

Rigardu vian brakhorloĝon kaj ekdeklamu: "a bo co ĉo... vo zo" Rigardu denove la brakhorloĝon kaj notu kiom da tempo vi bezonis...

kaj bv repondi al la sondado.
dankon. rido.gif

Rogir (Å vise profilen) 2011 3 30 15:37:47

Mi preskaŭ forgesis la ŭ!

Continuum (Å vise profilen) 2011 3 30 16:04:48

Kion oni povas gajni ? rido.gif

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 30 20:03:28

kelkajn sekundojn! okulumo.gif

sudanglo (Å vise profilen) 2011 3 30 21:15:34

Certe pli malrapide ol en la gepatra.

Sed, ne suprize, ĉar malofte oni havas la okazon deklami la tutan sinsekvon, dum en la lernejo oni parkere lernis tiun de la gepatra, kvazaŭ kanton aŭ poemon.

Aliflanke, serĉante vorton en Esperanta vortaro, mi ne rimarkis ke mi pli malrapide trovas la ĝustan paĝon ol kiam mi serĉas anglan vorton en angla vortaro.

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 31 13:05:40

Same estas pri la multobliga tabelo. Fakte, oni komputas gepatralingve kaj tradukas la rezultojn esperanten.

Dum milito, oni uzis tiajn testojn por perfidiĝigi la spionojn.

IREN (Å vise profilen) 2011 3 31 18:12:10

Altebrilas:Ĉu vi konas la esperantan alfabeton?
Ĉu vi kapablas parkere deklami ĝin?

rido.gif
Ne, neniam mi ĝin lernos ! demando.gif

tete2112 (Å vise profilen) 2011 3 31 19:21:10

u, ŭo, vo, zo. Jen... Ho! unu horo kaj tridek sep minutoj. Rapidega kiel Formulo 1

sudanglo (Å vise profilen) 2011 3 31 21:49:28

Interesa, kion vi diris pri la senmaskigo de spionoj.

Mi memoras (eĉ en la tempo kiam mi estis adoleskulo) kiel, dum mi spektis ĉe la kinejo aventur-filmojn scenigataj dum la mondmilito, mi trovis tre malprobable, ke la herooj ne tuj senmaskigis fare de la germanoj.

Mi neniam renkontis ne-denaskan parolanton de la angla kiu ne rivelis post kelkaj vortoj ke li estas alilandano.

geo1963 (Å vise profilen) 2011 3 31 22:10:13

sudanglo:
Mi neniam renkontis ne-denaskan parolanton de la angla kiu ne rivelis post kelkaj vortoj ke li estas alilandano.
Tio nur pruvas, ke la angla estas tre malfacila lingvo. La pola estas eĉ dekoble pli malfacila por fremdlandanoj. Ni havas kelkaj frazoj, kiujn nur poloj povas bone elparoli, kaj ili estis uzataj dum la milito:

W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie
V ŝĉebĵeŝinje hĵoŭŝĉ bĵmi w tĵcinje

Neniu germano/anglo povas tio ĉi elparoli korekte. rido.gif

Tibake til toppen