前往目錄

Verbo + Verbo

貼文者: T0dd, 2011年3月30日

訊息: 24

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2011年4月1日下午4:42:01

Eble, Todd, tamen mi havas la senton ke vi streĉas la lingvon ĝis rompiĝa punkto.

En la situacio kiun vi priskribis, la Esperantisto povus flustri 'mi ne volas plu klarigi nun' aŭ 'mi ne volas re-diri pli klare'.

T0dd (顯示個人資料) 2011年4月1日下午5:17:18

sudanglo:Eble, Todd, tamen mi havas la senton ke vi streĉas la lingvon ĝis rompiĝa punkto.
Mi nur ilustras tion, ke la esprimo "volas diri" havas du sencojn. Unu estas laŭlitera, kaj la alia estas iom idiotisma. Mi ne asertas, ke tiu fakto estas ia problemo.

Parenteze, alia ekzemplo de V+V kunmetita verbo, en kiu la unua verbo rolas tute verbe, ne adverbe, estas la ofte uzata verbo "scivoli".

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年4月2日下午3:30:11

Mi supozas, ke la frazo signifas "mi ne volas diri tion, kion mi volas komprenigi", ekzemple parolante pri tabua temo aŭ pri afero, kies respondecon oni ne volas preni sur si.

En la franca "vouloir dire" estas sinonima de la angla "mean", sed ĝi ne uzeblas en tiu kazo (la frazo ŝajnas straga, eĉ nekomprenebla)

Oni dirus "je ne veu'x pas dire ce que je veu'x faire comprendre", sed prefere "je veu'x le dire, mais sans le dire" (mi volas tion komprenigi, sed sen diri ĝin) se oni volas konservi la paradoksan formon.

NB: veu'x = veu(apostrofo)x

T0dd (顯示個人資料) 2011年4月2日下午9:57:23

Aha "volas komprenigi" estas tre konvena maniero esprimi tion, pri kio mi enketis. Dankon!

回到上端