前往目錄

Verbo + Verbo

貼文者: T0dd, 2011年3月30日

訊息: 24

語言: Esperanto

T0dd (顯示個人資料) 2011年3月30日下午12:05:07

Ŝajnas al mi, ke ne estas multaj kunmetitaj vortoj en Esperanto, kies radikaj vortoj ambaŭ estas verboj--krom tiuj vortoj, kiuj prefikse uzas la verbon "fini". Ĉu vi povas trovi aliajn oftajn kunmetitajn vortojn de la tipo V+V?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月30日下午12:29:37

Mi povus imagi ekz. ŝajndormi.

Sxak (顯示個人資料) 2011年3月30日下午12:40:39

kaŝrigardi,ŝteliri,...

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年3月30日下午12:44:03

mortpafi, vundbruli, brulkonsumi, pagipova, pruntedoni...

Mi persone opinias, ke la dispartigo de radikoj laŭ sintaksaj kategorioj (noma, verba, adjektiva) ne estas sufiĉa. Mi kredas, ke semantika dispartigo estas pli proksima al la realo (ada, eca, ula, aĵa, ila, ktp). Fakte, devus esti tiel multe da kategorioj kiel eblaj kombinaĵoj de semantikaj rilatoj inter nomo, verbo, adjektivo kaj adverbo.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月30日下午1:05:57

Plia ekzemplo estas prefiksa uzo de fuŝ-.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年3月30日下午3:02:14

preniri (aŭ irpreni? mi forgesadas la ĝustan sinsekvon. okulumo.gif)

Fakte en la plejmulto de la ekzemploj la (laŭ morfemklaso) verba flankelemento havas neverban interpreton, ofte adverban.
Entute vere verbaj kunmetaĵoj estas maloftegaj en la lingvoj de la mondo, simple ĉar verboj ne taŭgas por tiu speco de vortfarado.

T0dd (顯示個人資料) 2011年3月30日下午6:35:39

Dankon pro la ekzemploj. Mi devas konfesi ke vundbruli estas iom timiga.

Mi konsentas, ke la unua verbo uziĝas adverbe en ĉi tiuj ekzemploj. Tio estas ankaŭ ofte (sed ne ĉiam) vera en S+V kunmetitaj verboj, ekzemple fingromontri.

Ĉu vi kredas ke voldiri estas taŭga kunmetita verbo?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月30日下午6:47:19

T0dd:
Ĉu vi kredas ke voldiri estas taŭga kunmetita verbo?
Kion ĝi signifu?

Ĉiuokaze vi memorigis min pri plia oftega verbo: scivoli

T0dd (顯示個人資料) 2011年3月30日下午6:59:07

Eble dirvoli estas pli senchava. Ĝi signifu... volas diri / vouloir dire / to mean / meinen--- en la senco laŭ kiu homoj (ne aferoj) celas ion, per diri ion.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月30日下午7:04:02

T0dd:Eble dirvoli estas pli senchava. Ĝi signifu... volas diri / vouloir dire / to mean / meinen--- en la senco laŭ kiu homoj (ne aferoj) celas ion, per diri ion.
Jes, dirvoli evidente sencohavas - kaj laŭ mi ankaŭ ĉiu alia kombino de ajna aga radiko kun voli.

回到上端