去目錄頁

Ujutna?

Haratta, 2011年4月4日

讯息: 11

语言: Esperanto

Haratta (显示个人资料) 2011年4月4日下午1:00:22

Kio signifas la vorto "ujutna" en la angla? Mi havas ĝin ne trovis en la vortaro?

nikko (显示个人资料) 2011年4月4日下午3:12:56

Haratta:Kio signifas la vorto "ujutna" en la angla? Mi havas ĝin ne trovis en la vortaro?
ujutna ŝajnas esti polaĵo. En rusa lingvo ujutna(ja) = komforta(ingenra adjektivo)

horsto (显示个人资料) 2011年4月4日下午4:03:50

nikko:
Haratta:Kio signifas la vorto "ujutna" en la angla? Mi havas ĝin ne trovis en la vortaro?
ujutna ŝajnas esti polaĵo. En rusa lingvo ujutna(ja) = komforta(ingenra adjektivo)
Kaj kio estas polaĵo? Ĉu aĵo de polo?

darkweasel (显示个人资料) 2011年4月4日下午4:50:12

horsto:
nikko:
Haratta:Kio signifas la vorto "ujutna" en la angla? Mi havas ĝin ne trovis en la vortaro?
ujutna ŝajnas esti polaĵo. En rusa lingvo ujutna(ja) = komforta(ingenra adjektivo)
Kaj kio estas polaĵo? Ĉu aĵo de polo?
Aĵo de la pola lingvo.

johmue (显示个人资料) 2011年4月4日下午6:33:59

Haratta:Kio signifas la vorto "ujutna" en la angla? Mi havas ĝin ne trovis en la vortaro?
Ujutna signifas ion kiel kaj komforta kaj bonetosa kaj agrabla.

Oni povas havi ujutnan vesperon kun amikoj. Trinkejo povas esti ujutna.

Komforta ne estas taŭga sinonimo, ĉar vespero ne povas esti komforta.

Bonetosa estas tro ĝenerala, ĉar ankaŭ laŭta diskejo povas esti bonetosa.

Ĉar vi ja loĝas en Svedio, vi konu tiun vorton, ĉar ĝi estas sufiĉe populara inter la junaj Svedaj Esperantistoj.

Haratta (显示个人资料) 2011年4月4日下午7:45:58

Dankon por via informo! rideto.gif

nikko (显示个人资料) 2011年4月5日上午3:10:24

Mi kontrolis. Estas rusismo. Mi simple tradukis pli proksiman sencon al esperanto.

--- bokarev_esperanto-russian ---
komforta
комфортный, комфортабельный, уютный(ujutnyj);
благоустроенный

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年4月5日上午11:19:52

Ĉu temas pri la sama afero kiel ĉe la germanismo gemuta (gemütlich)?

darkweasel (显示个人资料) 2011年4月5日下午7:50:57

Kirilo81:Ĉu temas pri la sama afero kiel ĉe la germanismo gemuta (gemütlich)?
Miascie jes. Antaŭ iom da tempo estis pri tio diskuto en la germanlingva forumo, serĉu tion.

Chainy (显示个人资料) 2011年4月9日下午12:18:08

johmue:
Ĉar vi ja loĝas en Svedio, vi konu tiun vorton, ĉar ĝi estas sufiĉe populara inter la junaj Svedaj Esperantistoj.
Ĉu vere ili uzas tian vorton? Ĝi ne estas en iu ajn vortaro.

回到上端