Al la enhavo

Ĉu la du frazoj taŭgas?

de mgasilva, 2011-aprilo-04

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

mgasilva (Montri la profilon) 2011-aprilo-04 23:54:57

Mi havas dubon. Ĉu la subaj frazoj havas la saman sencon, laŭ vi? Ĉu ambaŭ estas gramatike ĝustaj?

"Mi bezonas legi kun vortaro apud mi".

"Mi bezonas helpon de vortaro por legi".

Temas pri traduko el la portugala. Mi ne certas pri la unua frazo. Ĉu ĝi taŭgas?

le_chaz (Montri la profilon) 2011-aprilo-05 01:07:17

mgasilva:Ĉu ambaŭ estas gramatike ĝustaj?
Jes.

Rogir (Montri la profilon) 2011-aprilo-05 13:10:39

La sencoj proksimas, sed laŭ mi ne tute samas. Mi pensas, ke en la unua frazo vi nur fojfoje bezonas serĉi vorton, kaj en la dua frazo tre ofte.

Reen al la supro