Sisu juurde

Ĉu la du frazoj taŭgas?

kelle poolt mgasilva, 4. aprill 2011

Postitused: 3

Keel: Esperanto

mgasilva (Näita profiili) 4. aprill 2011 23:54.57

Mi havas dubon. Ĉu la subaj frazoj havas la saman sencon, laŭ vi? Ĉu ambaŭ estas gramatike ĝustaj?

"Mi bezonas legi kun vortaro apud mi".

"Mi bezonas helpon de vortaro por legi".

Temas pri traduko el la portugala. Mi ne certas pri la unua frazo. Ĉu ĝi taŭgas?

le_chaz (Näita profiili) 5. aprill 2011 1:07.17

mgasilva:Ĉu ambaŭ estas gramatike ĝustaj?
Jes.

Rogir (Näita profiili) 5. aprill 2011 13:10.39

La sencoj proksimas, sed laŭ mi ne tute samas. Mi pensas, ke en la unua frazo vi nur fojfoje bezonas serĉi vorton, kaj en la dua frazo tre ofte.

Tagasi üles