メッセージ: 11
言語: Esperanto
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年4月25日 11:27:10
Multaj kontraŭis tiun vorton kiel tradukon de la angla lingva instrukcio 'bear right/left'.
Sed por mi, kaj laŭ pluraj vortaroj, ĝirado (koncerne vojon) estas tute normala esprimo - ekz blinda ĝirejo, harplingla ĝirejo ktp.
Kion pensas la internacia komunumo?
horsto (プロフィールを表示) 2011年4月25日 11:50:05
germane: wenden, (scharf) herumreißen
mia traduko:
wenden = turni la aŭton en la kontraŭan direkton
(scharf) herumreißen = fortege kaj abrupte stiri (la auton) en alian direkton
Sxak (プロフィールを表示) 2011年4月25日 12:31:16
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年4月25日 20:34:58
Kaj kompreneble kiam oni sanĝas de unu koridoro al alia sur aŭtovojo oni signalas per tio.
Kaj oni nek turnas la auton en kontraŭan direkton nek (se vi estas bona ŝoforo) abrupte okupas la novan koridoron.
Tamen, ĝirado povus esti pli ol orta se oni manovras laŭ harpingla ĝirejo.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年4月25日 20:59:51
Mi proponus ankaŭ (kaj iam eĉ diris) dekstreten por (preskaŭrekte) dekstren kaj dekstregen por (harpingle) dekstren.
horsto (プロフィールを表示) 2011年4月25日 22:11:30
Ŝak:"ĝiri" signifas ĝuste "turni",Bonvolu pripensi tion, mi petegas.
Ŝak:Nek en mia vortaro, nek en ReVo ekzistas la radiko blink-.
eĉ ekzistas PIVa vorto "ĝir-blinkilo" por tiu lumo de aŭto, kiu montras la estontan turnon.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年4月25日 23:44:11
do, Esperanto plu ne estas facile lernebla kaj simpla.
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年4月26日 9:57:16
Tiel, por multaj tiaj aferoj oni devas dependi de la vortaroj.
Por mi, en aŭta kunteksto, turnu dekstren post 500 metroj signifas preni novan vojon (flankvojon) dum ĝiru dekstren signifas sekvi la vojon kiam ĝi kurbiĝas dekstren.
Do klara diferenco.
Parenteze, kion vi diros por 'U-turn' angle, 'demi-tour', france - tio estas turniĝu tra 180 gradoj. Afero malpermesata je certaj ŝoseoj.
novatago (プロフィールを表示) 2011年4月26日 10:51:31
sudanglo:Parenteze, kion vi diros por 'U-turn' angle, 'demi-tour', france - tio estas turniĝu tra 180 gradoj. Afero malpermesata je certaj ŝoseoj.Mi ne estas tro atenta hodiaŭ kaj tial mi ne vidis ke vi ankaŭ proponis uzi "turni". Por U-turn mi dirus returni.
Ĝis, Novatago.