去目錄頁

Instrukciaro por Satelit-navigaj sistemoj en aŭtoj

sudanglo, 2011年4月25日

讯息: 11

语言: Esperanto

sudanglo (显示个人资料) 2011年4月25日上午11:27:10

En la angla forumo estiĝis longega diskuto pri la akceptindeco de 'ĝiri dekstren/maldekstren' en la senco sekvi la vojon kiam ĝi kurbiĝas (do ne prenu flankan vojon je ne-kruca voj-apartiĝo).

Multaj kontraŭis tiun vorton kiel tradukon de la angla lingva instrukcio 'bear right/left'.

Sed por mi, kaj laŭ pluraj vortaroj, ĝirado (koncerne vojon) estas tute normala esprimo - ekz blinda ĝirejo, harplingla ĝirejo ktp.

Kion pensas la internacia komunumo?

horsto (显示个人资料) 2011年4月25日上午11:50:05

Kiel mi jam skribis en la angla forumo, en mia vortaro ĝiri ne signifas sekvi la vojon, sed:

germane: wenden, (scharf) herumreißen

mia traduko:
wenden = turni la aŭton en la kontraŭan direkton
(scharf) herumreißen = fortege kaj abrupte stiri (la auton) en alian direkton

Sxak (显示个人资料) 2011年4月25日下午12:31:16

"ĝiri" signifas ĝuste "turni", eĉ ekzistas PIVa vorto "ĝir-blinkilo" por tiu lumo de aŭto, kiu montras la estontan turnon.

sudanglo (显示个人资料) 2011年4月25日下午8:34:58

Vi tute pravas Ŝak. Ĝi estas listigita sub 'blinko'.

Kaj kompreneble kiam oni sanĝas de unu koridoro al alia sur aŭtovojo oni signalas per tio.

Kaj oni nek turnas la auton en kontraŭan direkton nek (se vi estas bona ŝoforo) abrupte okupas la novan koridoron.

Tamen, ĝirado povus esti pli ol orta se oni manovras laŭ harpingla ĝirejo.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年4月25日下午8:59:51

Efektive, la ĉi-tiea Eo-Eo vortaro donas nur la pribankan signifon de ĝiri, sed la fr-Eo vortaro donas ankaŭ la priveturilan signifon.

Mi proponus ankaŭ (kaj iam eĉ diris) dekstreten por (preskaŭrekte) dekstren kaj dekstregen por (harpingle) dekstren.

horsto (显示个人资料) 2011年4月25日下午10:11:30

Ŝak:"ĝiri" signifas ĝuste "turni",
Bonvolu pripensi tion, mi petegas.
Ŝak:
eĉ ekzistas PIVa vorto "ĝir-blinkilo" por tiu lumo de aŭto, kiu montras la estontan turnon.
Nek en mia vortaro, nek en ReVo ekzistas la radiko blink-.

Terurĉjo (显示个人资料) 2011年4月25日下午11:44:11

mi trovis en kelkaj vortaroj kaj "ĝiri" kun signifo "turni ajnan veturilon" kaj "blinki" kun signifo "pulsi".

do, Esperanto plu ne estas facile lernebla kaj simpla.

sudanglo (显示个人资料) 2011年4月26日上午9:57:16

La problemo Terurĉjo, ne estas tiom, ke Esperanto estas en si mem malsimpla, kiom, ke Esperanto ne uziĝas en la ĉiutaga vivo por ĉiutagaĵoj.

Tiel, por multaj tiaj aferoj oni devas dependi de la vortaroj.

Por mi, en aŭta kunteksto, turnu dekstren post 500 metroj signifas preni novan vojon (flankvojon) dum ĝiru dekstren signifas sekvi la vojon kiam ĝi kurbiĝas dekstren.

Do klara diferenco.

Parenteze, kion vi diros por 'U-turn' angle, 'demi-tour', france - tio estas turniĝu tra 180 gradoj. Afero malpermesata je certaj ŝoseoj.

novatago (显示个人资料) 2011年4月26日上午10:37:51

Ĉu oni povus uzi "turni"? Mi ne scias ĉu ĝia signifo estas ĝusta por la afero; se estas tiel, ĝi estas uzinda kaj ne okazigus dubojn. En la reta vortaro, ĝiri nur temas pri monaj transpagoj.

Ĝis, Novatago.

novatago (显示个人资料) 2011年4月26日上午10:51:31

sudanglo:Parenteze, kion vi diros por 'U-turn' angle, 'demi-tour', france - tio estas turniĝu tra 180 gradoj. Afero malpermesata je certaj ŝoseoj.
Mi ne estas tro atenta hodiaŭ kaj tial mi ne vidis ke vi ankaŭ proponis uzi "turni". Por U-turn mi dirus returni.

Ĝis, Novatago.

回到上端