К содержанию

Instrukciaro por Satelit-navigaj sistemoj en aŭtoj

от sudanglo, 25 апреля 2011 г.

Сообщений: 10

Язык: Esperanto

sudanglo (Показать профиль) 25 апреля 2011 г., 11:27:10

En la angla forumo estiĝis longega diskuto pri la akceptindeco de 'ĝiri dekstren/maldekstren' en la senco sekvi la vojon kiam ĝi kurbiĝas (do ne prenu flankan vojon je ne-kruca voj-apartiĝo).

Multaj kontraŭis tiun vorton kiel tradukon de la angla lingva instrukcio 'bear right/left'.

Sed por mi, kaj laŭ pluraj vortaroj, ĝirado (koncerne vojon) estas tute normala esprimo - ekz blinda ĝirejo, harplingla ĝirejo ktp.

Kion pensas la internacia komunumo?

horsto (Показать профиль) 25 апреля 2011 г., 11:50:05

Kiel mi jam skribis en la angla forumo, en mia vortaro ĝiri ne signifas sekvi la vojon, sed:

germane: wenden, (scharf) herumreißen

mia traduko:
wenden = turni la aŭton en la kontraŭan direkton
(scharf) herumreißen = fortege kaj abrupte stiri (la auton) en alian direkton

Sxak (Показать профиль) 25 апреля 2011 г., 12:31:16

"ĝiri" signifas ĝuste "turni", eĉ ekzistas PIVa vorto "ĝir-blinkilo" por tiu lumo de aŭto, kiu montras la estontan turnon.

sudanglo (Показать профиль) 25 апреля 2011 г., 20:34:58

Vi tute pravas Ŝak. Ĝi estas listigita sub 'blinko'.

Kaj kompreneble kiam oni sanĝas de unu koridoro al alia sur aŭtovojo oni signalas per tio.

Kaj oni nek turnas la auton en kontraŭan direkton nek (se vi estas bona ŝoforo) abrupte okupas la novan koridoron.

Tamen, ĝirado povus esti pli ol orta se oni manovras laŭ harpingla ĝirejo.

Altebrilas (Показать профиль) 25 апреля 2011 г., 20:59:51

Efektive, la ĉi-tiea Eo-Eo vortaro donas nur la pribankan signifon de ĝiri, sed la fr-Eo vortaro donas ankaŭ la priveturilan signifon.

Mi proponus ankaŭ (kaj iam eĉ diris) dekstreten por (preskaŭrekte) dekstren kaj dekstregen por (harpingle) dekstren.

horsto (Показать профиль) 25 апреля 2011 г., 22:11:30

Ŝak:"ĝiri" signifas ĝuste "turni",
Bonvolu pripensi tion, mi petegas.
Ŝak:
eĉ ekzistas PIVa vorto "ĝir-blinkilo" por tiu lumo de aŭto, kiu montras la estontan turnon.
Nek en mia vortaro, nek en ReVo ekzistas la radiko blink-.

sudanglo (Показать профиль) 26 апреля 2011 г., 9:57:16

La problemo Terurĉjo, ne estas tiom, ke Esperanto estas en si mem malsimpla, kiom, ke Esperanto ne uziĝas en la ĉiutaga vivo por ĉiutagaĵoj.

Tiel, por multaj tiaj aferoj oni devas dependi de la vortaroj.

Por mi, en aŭta kunteksto, turnu dekstren post 500 metroj signifas preni novan vojon (flankvojon) dum ĝiru dekstren signifas sekvi la vojon kiam ĝi kurbiĝas dekstren.

Do klara diferenco.

Parenteze, kion vi diros por 'U-turn' angle, 'demi-tour', france - tio estas turniĝu tra 180 gradoj. Afero malpermesata je certaj ŝoseoj.

novatago (Показать профиль) 26 апреля 2011 г., 10:37:51

Ĉu oni povus uzi "turni"? Mi ne scias ĉu ĝia signifo estas ĝusta por la afero; se estas tiel, ĝi estas uzinda kaj ne okazigus dubojn. En la reta vortaro, ĝiri nur temas pri monaj transpagoj.

Ĝis, Novatago.

novatago (Показать профиль) 26 апреля 2011 г., 10:51:31

sudanglo:Parenteze, kion vi diros por 'U-turn' angle, 'demi-tour', france - tio estas turniĝu tra 180 gradoj. Afero malpermesata je certaj ŝoseoj.
Mi ne estas tro atenta hodiaŭ kaj tial mi ne vidis ke vi ankaŭ proponis uzi "turni". Por U-turn mi dirus returni.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Показать профиль) 27 апреля 2011 г., 10:47:09

Kiam estiĝas dubo pri la nuanco de termino, kiu ne estas ofte uzata, aŭ pri kiu la vortaro difino ŝajnas dubinda aŭ ne kompleta, oni povas ja disputi pri tio, ĉiu donante sian opinion.

Sed por pli certiĝi, estas ne-neglektinde konsideri la uzadon en la lingvo(j) el kiu la vorto estis transprenita.

Do en la lingvoj kiuj havas form-similajn vortojn (similajn al la pridisputata ĝiri), ĉu tie oni trovas nuancon de abrupta turniĝo?

Mi supozas ke ne, ĉar, imagante ke la signifo de redirekti veturilon estas koncepte ligita en tiuj lingvoj al la ideo de redirekto de mono, oni ne vidas kialon por nocio de abrupteco aŭ fortanguleco enŝteliĝi.

Наверх