Al la enhavo

Ĉu vi kontentas al nuna reta tradukilo?

de zan, 2011-aprilo-29

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-junio-08 15:07:19

Iom antaŭa tradukilo ofte faris rindindaĵojn kaj fariĝis ridindaĵo. Rete troviĝas fotoj, kiuj montras malĝustajn kaj nekompreneblajn tradukojn el la ĉina en la anglan, tradukitajn per antaŭa tradukilo. La plej terura ekzemplo estas "f@@k the fruit" (jes, ja tiu fivorto) el "干果", kiu signifas "nukso" aŭ "sekigita frukto". Fakte "干" povas signifi tiun fivorton, kaj ankaŭ "seka". Ial (mi ne scias kial) la tradukilo supozis ke ĝi signifas la fivorton tie.

Certe nunaj tradukiloj ne farus tian eraron. Ili ĝuste donas "dried fruit".

Eĉ troviĝas foto, sur kiu estas "translate server error" lango.gif kun tute nerilataj ĉinaj vortoj. Verŝajne la uzanto de tradukilo tute ne komprenas la anglan, kaj ne malkovris ke tio estas erarmesaĝo sed ne traduko. Tio sugestas ke uzanto sen ia ajn scio pri la celata lingvo povas fari similan aferon.

zan (Montri la profilon) 2011-junio-14 09:03:16

Mi vidis la foton. Amuze!

Oni diras, ke Japanio plenas je strangaj ŝildoj en la angla. Sed mi ne komprenas, kiu estas erara. okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-14 09:07:35

Ekzistas eĉ blogo kolektanta mistradukojn al la angla: Engrish Funny

(Mi tamen ne kredas, ke la situacio estus multe pli bona, se Esperanto estus la internacie plej ofte uzata lingvo. Tiam certe ekzistus blogo "Espelanto-Amuzaĵoj".)

zan (Montri la profilon) 2011-junio-16 08:16:37

darkweasel:Ekzistas eĉ blogo kolektanta mistradukojn al la angla: Engrish Funny
Mirinde, ke mi povis kompreni kelkajn afiŝojn en la fotoj de la blogo. Eble mi akiris tian kapablon dank'al Esperanto, ke mi komprenas ian ajn frazon, el kiu mi scias kelkajn vortojn. rideto.gif

Unu japana ekzemplo el la fotoj estas ridinda. Ĝi estas mistraduko kaŭzita de homonimo.

"Please be careful
not to fill a door with a finger!"

Tio volis diri, 'Atentu, por ke la pordo ne kaptu viajn fingrojn'.
'Pordo kaptas fingrojn' estas japane 'yubi(fingro,指) wo tsumeru(つめる)'.
En aliaj kazoj 'tsumeru' signigas 'plenigi'.

Mi supozas, ke eĉ anglalinvaj parolantoj kun granda imagopovo povas kompreni la strangan anglan frazon kiel
'Ne plenigu per viaj fingroj la lastan spacon inter la fermotaj pordoj'. Ĉu ne?

Se ĉiuj komprenus ian ajn strangan anglan frazon, tiam oni ne bezonus Esperanton.

Reen al la supro