Ĉu vi kontentas al nuna reta tradukilo?
від zan, 29 квітня 2011 р.
Повідомлення: 34
Мова: Esperanto
黄鸡蛋 (Переглянути профіль) 8 червня 2011 р. 15:07:19
Certe nunaj tradukiloj ne farus tian eraron. Ili ĝuste donas "dried fruit".
Eĉ troviĝas foto, sur kiu estas "translate server error" kun tute nerilataj ĉinaj vortoj. Verŝajne la uzanto de tradukilo tute ne komprenas la anglan, kaj ne malkovris ke tio estas erarmesaĝo sed ne traduko. Tio sugestas ke uzanto sen ia ajn scio pri la celata lingvo povas fari similan aferon.
zan (Переглянути профіль) 14 червня 2011 р. 09:03:16
Oni diras, ke Japanio plenas je strangaj ŝildoj en la angla. Sed mi ne komprenas, kiu estas erara.
darkweasel (Переглянути профіль) 14 червня 2011 р. 09:07:35
(Mi tamen ne kredas, ke la situacio estus multe pli bona, se Esperanto estus la internacie plej ofte uzata lingvo. Tiam certe ekzistus blogo "Espelanto-Amuzaĵoj".)
zan (Переглянути профіль) 16 червня 2011 р. 08:16:37
darkweasel:Ekzistas eĉ blogo kolektanta mistradukojn al la angla: Engrish FunnyMirinde, ke mi povis kompreni kelkajn afiŝojn en la fotoj de la blogo. Eble mi akiris tian kapablon dank'al Esperanto, ke mi komprenas ian ajn frazon, el kiu mi scias kelkajn vortojn.
Unu japana ekzemplo el la fotoj estas ridinda. Ĝi estas mistraduko kaŭzita de homonimo.
"Please be careful
not to fill a door with a finger!"
Tio volis diri, 'Atentu, por ke la pordo ne kaptu viajn fingrojn'.
'Pordo kaptas fingrojn' estas japane 'yubi(fingro,指) wo tsumeru(つめる)'.
En aliaj kazoj 'tsumeru' signigas 'plenigi'.
Mi supozas, ke eĉ anglalinvaj parolantoj kun granda imagopovo povas kompreni la strangan anglan frazon kiel
'Ne plenigu per viaj fingroj la lastan spacon inter la fermotaj pordoj'. Ĉu ne?
Se ĉiuj komprenus ian ajn strangan anglan frazon, tiam oni ne bezonus Esperanton.