メッセージ: 34
言語: Esperanto
黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2011年6月8日 15:07:19
Certe nunaj tradukiloj ne farus tian eraron. Ili ĝuste donas "dried fruit".
Eĉ troviĝas foto, sur kiu estas "translate server error"
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
zan (プロフィールを表示) 2011年6月14日 9:03:16
Oni diras, ke Japanio plenas je strangaj ŝildoj en la angla. Sed mi ne komprenas, kiu estas erara.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年6月14日 9:07:35
(Mi tamen ne kredas, ke la situacio estus multe pli bona, se Esperanto estus la internacie plej ofte uzata lingvo. Tiam certe ekzistus blogo "Espelanto-Amuzaĵoj".)
zan (プロフィールを表示) 2011年6月16日 8:16:37
darkweasel:Ekzistas eĉ blogo kolektanta mistradukojn al la angla: Engrish FunnyMirinde, ke mi povis kompreni kelkajn afiŝojn en la fotoj de la blogo. Eble mi akiris tian kapablon dank'al Esperanto, ke mi komprenas ian ajn frazon, el kiu mi scias kelkajn vortojn.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Unu japana ekzemplo el la fotoj estas ridinda. Ĝi estas mistraduko kaŭzita de homonimo.
"Please be careful
not to fill a door with a finger!"
Tio volis diri, 'Atentu, por ke la pordo ne kaptu viajn fingrojn'.
'Pordo kaptas fingrojn' estas japane 'yubi(fingro,指) wo tsumeru(つめる)'.
En aliaj kazoj 'tsumeru' signigas 'plenigi'.
Mi supozas, ke eĉ anglalinvaj parolantoj kun granda imagopovo povas kompreni la strangan anglan frazon kiel
'Ne plenigu per viaj fingroj la lastan spacon inter la fermotaj pordoj'. Ĉu ne?
Se ĉiuj komprenus ian ajn strangan anglan frazon, tiam oni ne bezonus Esperanton.