目次へ

Kiel traduki "furry"

CubeF,2011年5月11日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

Tjeri (プロフィールを表示) 2011年10月11日 4:51:39

Felano ŝajnas al mi tute taŭga.
Nu... ne gravas.
Post kelkaj jaroj tiu modo, same kiel multaj aliaj modoj, malaperos, kaj ankaŭ la vorto.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2011年10月11日 4:57:24

Por priskribi iun kiu portas kostumon kaj partoprenas en eventoj kun aliuloj, eble "felanto"?

Kateno (プロフィールを表示) 2011年10月11日 17:27:52

Nu, mi rekomendus:
"Furry(komunumo)" kaj "Furry fandom" :> felanaro

"ji" silabo estas evitinda, do
"Yiff" :> ĵifi aŭ fel-amori

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月11日 18:19:47

Kateno:
"ji" silabo estas evitinda
sed ekzistas ekzemple en jida.

CubeF (プロフィールを表示) 2011年10月12日 10:56:22

Kateno:Nu, mi rekomendus:
"Furry(komunumo)" kaj "Furry fandom" :> felanaro
Interesa propono. Tamen por fandom mi rekomendas ŝatantaro do sekve furry fandom :> fel-ŝatantaro. Kompreneble oni povas uzadi ambaŭ esprimojn kaj diverse ilin kombini.

Kateno:"ji" silabo estas evitinda, do
"Yiff" :> ĵifi aŭ fel-amori
Bone scii pri ĝia evitindeco, ĝis nun mi ne sciis. Mi pensas ke fel-amori estas maltaŭga - ĝi ja tuj diras pri kio temas kaj yiff fakte estas kaŝvorto por ke aliuloj ne komprenu. Mi do ekinlinas al ĵifi.

Do, ŝajnas ke ni jam havas tradukitajn la bazajn vortojn "furry" kaj "furry fandom". Sed ekzistas kelkaj pliaj, malfacile tradukeblaj, jen kelkaj proponoj:

[LISTO]
were - hom-besto
therian - bestulo
chakat - ĥakato, ĉakato
kaj iom pli facilaj
fursuiter - felkostumulo, felkostumanto
fursuiting - felkostumado, felkostumumado[/list]Ĉu proponoj?

先頭にもどる