Skip to the content

"-u" kaj "devas"+verbo

by Hamun, May 23, 2011

Messages: 15

Language: Esperanto

Hamun (User's profile) May 23, 2011, 1:16:48 PM

Saluton !

Mi ne bone komprenis la uzon de "-u"...

Ekzemple, ĉu "la pordo devas esti fermita" estas ĝusta, aŭ necesas diri "la pordo estu fermita" ?

Dankon ! ridulo.gif

geo63 (User's profile) May 23, 2011, 1:55:26 PM

Hamun:Saluton !

Mi ne bone komprenis la uzon de "-u"...

Ekzemple, ĉu "la pordo devas esti fermita" estas ĝusta, aŭ necesas diri "la pordo estu fermita" ?

Dankon ! ridulo.gif
Laŭ mia opinio ambaŭ frazoj estas ĝustaj

-u estas ordono, neceso por fari

Do la dua frazo povas esti ordono por iu, kiu intencas malfermi la pordon, ke ĝi ne faru tion ĉi. La unua frazo ne estas ordono - ŝajne informo por ĉijuj, ke ili ne malfermu la pordon, ĉar tio ĉi ne estas permesita.

HaleBopp (User's profile) May 23, 2011, 5:51:22 PM

la pordo devas esti fermita = La porte doit être fermée.

la pordo estu fermita = Que la porte soit fermée !

Altebrilas (User's profile) May 24, 2011, 8:30:54 AM

"Et la porte sera condamnée si elle ne remplit pas son devoir!" okulumo.gif

Netradukebla vortludo en la frança:
"porte condamnée" = "kondamnita pordo" = pordo definitive ŝlosita

...se ĝi ne plenumas sian devon.

Ambaŭ frazoj estas korektaj, sed "la pordo devas esti fermita" estas mallogika, ĉar estas la devo de la uzantoj, ne de la pordo, fermi ĝin.

sudanglo (User's profile) May 24, 2011, 9:06:34 AM

Mal-logika?

Do, eble frazoj ne povas estis 'korektaj', ĉar frazoj ne povas korekti.

HaleBopp (User's profile) May 24, 2011, 10:09:11 AM

Altebrilas:mallogika, ĉar estas la devo de la uzantoj, ne de la pordo, fermi ĝin.
"devas esti fermita" estas pasiva frazo, do gramatika subjekto (la pordo) fakte estas objekto.

"devas esti fermita de iu" = iu devas fermi la pordon.
Tio ŝajnas al mi tute logika.

Altebrilas (User's profile) May 24, 2011, 3:00:49 PM

HaleBopp:

"devas esti fermita de iu" = iu devas fermi la pordon.
Tio ŝajnas al mi tute logike.
(?) "volas esti fermita de iu" = iu volas fermi la pordon.

Ĉu tio ŝajnas logika?

Altebrilas (User's profile) May 24, 2011, 3:07:22 PM

sudanglo:Mal-logika?

Do, eble frazoj ne povas estis 'korektaj', ĉar frazoj ne povas korekti.
Mi kontrolis en PV:
korekti: reĝustigi la erarojn [...] de io
korekta: enhavanta neniun eraron [...]
korekto: ago, rimarko de korektanto

ŝajnas malregula radiko...

HaleBopp (User's profile) May 24, 2011, 3:34:59 PM

Altebrilas > vi tute pravas, ne funkcias kun la verbo "voli". lango.gif
Sed funkcias kun devi aŭ povi, aŭ eble kun aliaj dirmanieroj.

darkweasel (User's profile) May 24, 2011, 3:45:18 PM

Eble la kritikanto de la tutĝusta uzo de korekta, ekzemple sudanglo, legu [url=http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html#i-hc3/url]Aga radiko sed eca signifo[/url] en PMEG.

Back to the top