글: 15
언어: Esperanto
Hamun (프로필 보기) 2011년 5월 23일 오후 1:16:48
Mi ne bone komprenis la uzon de "-u"...
Ekzemple, ĉu "la pordo devas esti fermita" estas ĝusta, aŭ necesas diri "la pordo estu fermita" ?
Dankon !

geo63 (프로필 보기) 2011년 5월 23일 오후 1:55:26
Hamun:Saluton !Laŭ mia opinio ambaŭ frazoj estas ĝustaj
Mi ne bone komprenis la uzon de "-u"...
Ekzemple, ĉu "la pordo devas esti fermita" estas ĝusta, aŭ necesas diri "la pordo estu fermita" ?
Dankon !
-u estas ordono, neceso por fari
Do la dua frazo povas esti ordono por iu, kiu intencas malfermi la pordon, ke ĝi ne faru tion ĉi. La unua frazo ne estas ordono - ŝajne informo por ĉijuj, ke ili ne malfermu la pordon, ĉar tio ĉi ne estas permesita.
HaleBopp (프로필 보기) 2011년 5월 23일 오후 5:51:22
la pordo estu fermita = Que la porte soit fermée !
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오전 8:30:54

Netradukebla vortludo en la frança:
"porte condamnée" = "kondamnita pordo" = pordo definitive ŝlosita
...se ĝi ne plenumas sian devon.
Ambaŭ frazoj estas korektaj, sed "la pordo devas esti fermita" estas mallogika, ĉar estas la devo de la uzantoj, ne de la pordo, fermi ĝin.
sudanglo (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오전 9:06:34
Do, eble frazoj ne povas estis 'korektaj', ĉar frazoj ne povas korekti.
HaleBopp (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오전 10:09:11
Altebrilas:mallogika, ĉar estas la devo de la uzantoj, ne de la pordo, fermi ĝin."devas esti fermita" estas pasiva frazo, do gramatika subjekto (la pordo) fakte estas objekto.
"devas esti fermita de iu" = iu devas fermi la pordon.
Tio ŝajnas al mi tute logika.
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 3:00:49
HaleBopp:(?) "volas esti fermita de iu" = iu volas fermi la pordon.
"devas esti fermita de iu" = iu devas fermi la pordon.
Tio ŝajnas al mi tute logike.
Ĉu tio ŝajnas logika?
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 3:07:22
sudanglo:Mal-logika?Mi kontrolis en PV:
Do, eble frazoj ne povas estis 'korektaj', ĉar frazoj ne povas korekti.
korekti: reĝustigi la erarojn [...] de io
korekta: enhavanta neniun eraron [...]
korekto: ago, rimarko de korektanto
ŝajnas malregula radiko...
HaleBopp (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 3:34:59

Sed funkcias kun devi aŭ povi, aŭ eble kun aliaj dirmanieroj.
darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 24일 오후 3:45:18