Al la enhavo

Peto pri traduko

de Jev, 2011-majo-26

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2011-majo-26 20:14:25

La teamo de lernu! volas aranĝi konkurson post kk tagoj kaj urĝe bezonatas tradukoj de kelkaj tekstoj. Mi petas al ĉiuj tradukantoj de lernu! laŭeble baldaŭ traduki tiujn tekstojn. Ankaŭ en la novaĵsistemo ekzistas unu novaĵo, kiu bezonas tradukon. La afero estas sufiĉe urĝa kaj mi anticipe dankas al ĉiuj.

henma (Montri la profilon) 2011-majo-26 21:46:38

Mi jam vidis en la ĉefa tradukejo, kaj en la du lingvoj kiuj mi scipovas (la hispana kaj la angla) tiu paĝo estas tradukita.

Mi povas ankaŭ vidi la portugalan kaj la konkurso ne estas tradukita en tiu lingvo. Mi ne scias kial mi havas rajton por traduki ankaŭ en la portugalan, ĝi similas al la hispana, kaj mi povas ĝin legi, sed mi ne kapablas traduki el Esperanto en la portugalan.

Mi skribos mesaĝon en la portugala forumo (hispane, sed iu komprenos) kaj al alia uzanto kiu mi pensas povas helpi en tiu tasko.

Amike,

Daniel.

Reen al la supro