Al la enhavo

Pri fremdaj vortoj

de vincas, 2011-julio-13

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-20 16:12:20

"university" ne estas fremda. Ĝi venas de la latina, sed fariĝis nova vorto.

troyshadow (Montri la profilon) 2011-decembro-20 18:31:29

Iam-tre malofte-gramatikaj signigaĵoj ankaŭ ja pruntopreniĝas,do ĉu ekzistas ia senco distingi fremdaĵojn kaj propraĵojn?

vincas (Montri la profilon) 2011-decembro-21 12:53:47

troyshadow:Iam-tre malofte-gramatikaj signigaĵoj ankaŭ ja pruntopreniĝas,do ĉu ekzistas ia senco distingi fremdaĵojn kaj propraĵojn?
Jes, ekzistas senco distingi fremdaĵojn kaj propraĵojn. Tia senco nomiĝas scienca scivolemo. Distingi fremdaĵojn (pruntvortoj) gravas nur teorie, praktike tio ne gravas.

Kirilo81:
Do, se oni diras "lingvo X enhavas ĉ. Y% da fremdvortoj", tio diras tre malmulte.
Mi ne povas konsenti. pruntvortoj montras kiom intensaj estis rilatoj inter najbaraj popoloj. Kompreneble, pruntvortoj diferencas inter si.

Julieno:"university" ne estas fremda. Ĝi venas de la latina, sed fariĝis nova vorto.
Eble pruntvorto ĉi tie pli bone taŭgas.

troyshadow (Montri la profilon) 2011-decembro-21 18:09:22

vincas:

Do mi opinias ke fremdaj vortoj estas tiuj,por kiuj en la lingvo ekzistas propralingvaj sinonimoj,kaj la pruntitaj-tiuj,kiuj estis prenita por esencoj nehavantaj taŭgaj propralingvoj vortoj.P.e. en la rusa estas vorto 'представление' sed pli ofte oni uzas 'презентация',tamen tio malpurigas nian lingvon

Reen al la supro