去目錄頁

Pri fremdaj vortoj

vincas, 2011年7月13日

讯息: 24

语言: Esperanto

Julieno (显示个人资料) 2011年12月20日下午4:12:20

"university" ne estas fremda. Ĝi venas de la latina, sed fariĝis nova vorto.

troyshadow (显示个人资料) 2011年12月20日下午6:31:29

Iam-tre malofte-gramatikaj signigaĵoj ankaŭ ja pruntopreniĝas,do ĉu ekzistas ia senco distingi fremdaĵojn kaj propraĵojn?

vincas (显示个人资料) 2011年12月21日下午12:53:47

troyshadow:Iam-tre malofte-gramatikaj signigaĵoj ankaŭ ja pruntopreniĝas,do ĉu ekzistas ia senco distingi fremdaĵojn kaj propraĵojn?
Jes, ekzistas senco distingi fremdaĵojn kaj propraĵojn. Tia senco nomiĝas scienca scivolemo. Distingi fremdaĵojn (pruntvortoj) gravas nur teorie, praktike tio ne gravas.

Kirilo81:
Do, se oni diras "lingvo X enhavas ĉ. Y% da fremdvortoj", tio diras tre malmulte.
Mi ne povas konsenti. pruntvortoj montras kiom intensaj estis rilatoj inter najbaraj popoloj. Kompreneble, pruntvortoj diferencas inter si.

Julieno:"university" ne estas fremda. Ĝi venas de la latina, sed fariĝis nova vorto.
Eble pruntvorto ĉi tie pli bone taŭgas.

troyshadow (显示个人资料) 2011年12月21日下午6:09:22

vincas:

Do mi opinias ke fremdaj vortoj estas tiuj,por kiuj en la lingvo ekzistas propralingvaj sinonimoj,kaj la pruntitaj-tiuj,kiuj estis prenita por esencoj nehavantaj taŭgaj propralingvoj vortoj.P.e. en la rusa estas vorto 'представление' sed pli ofte oni uzas 'презентация',tamen tio malpurigas nian lingvon

回到上端