إلى المحتويات

"Scii" kaj "koni" en aliaj lingvoj

من etala, 29 يوليو، 2011

المشاركات: 39

لغة: Esperanto

sinjoro (عرض الملف الشخصي) 17 أغسطس، 2011 1:30:40 ص

Solulo:

Konkludo? Poloj havas problemon kun;

Mi scias Esperanton, mi scipovas, mi konas Esperanton. (???)
Kial ĉi konkludo?

scii - wiedzieć
scipovi - umieć
koni - znać

Fou (عرض الملف الشخصي) 20 أغسطس، 2011 12:53:08 ص

En la Tagala,

scipovi = marunong

scii = alam

koni = kilala

utku (عرض الملف الشخصي) 23 أغسطس، 2011 8:33:00 م

Ĉiu el tiuj 3 verboj estas tradikata en la turkan kiel "bilmek" (laŭ 6 pronomoj biliyorum, biliyorsun, biliyor, biliyoruz, biliyorsunuz, biliyorlar). Krome ekzistas pli specifika verbo por koni: "tanımak" (tanıyorum, tanıyorsun, tanıyor, tanıyoruz, tanıyorsunuz, tanıyorlar).

Tamen, mi ne bone komprenis la vorton "scipovi". Ĉu signife ĝi estas interŝanĝebla (almenaŭ unudirekte) kun la verbo "regi"?

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 23 أغسطس، 2011 8:41:13 م

utku:
Tamen, mi ne bone komprenis la vorton "scipovi". Ĉu signife ĝi estas interŝanĝebla (almenaŭ unudirekte) kun la verbo "regi"?
Kiam temas pri lingvo, jes. Tamen oni povas ankaŭ diri, ke oni scipovas naĝi. Tio estas iom pli preciza ol povas naĝi, ĉar la lasta povas ankaŭ signifi, ke oni havas rajton naĝi, aŭ ke oni ĝuste nun havas la eblon naĝi.

cellus (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2011 7:51:58 ص

MikeDee:Kun Pronomo en germana rideto.gif
mi scii - ich weiß
vi scii - du weißt/CIT]

Mi scias
Vi scias

Mi scii = Ich wissen!

ridulo.gif

cellus (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2011 8:03:44 ص

La vorto scipovi estas uzata pri kapabloj. Mi scipovas la svedan lingvon. Mi kredas ke la vorto estis uzata tial ke por certaj esperantistoj estis pli proksime diri Mi scias la svedan, mi scias naĝi" laŭ la konvencio en kelkaj lingvoj.

Mia propra lingvo, la sveda distingas inter
scii = veta
koni = känna (havi konaton)
koni pri = känna till (scii pri la ekzisto de io aŭ iu.
povi = kunna
scipovi = kunna (pri lingvo a›u praktika kapablo)

Komparu: En tiu ĉi butiko vi povas paroli esperanton (la vendistoj komprenos vin)
Vi devas scipovi esperanton por aĉeti en tiu ĉi butiko, ĉar la vendistoj nur parolas esperanton, ili scipovas aliajn lingvojn ol esperanton, sed ili nur parolas esperanton en la butiko.

gianich73 (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2011 2:03:58 م

cellus:La vorto scipovi estas uzata pri kapabloj. Mi scipovas la svedan lingvon. Mi kredas ke la vorto estis uzata tial ke por certaj esperantistoj estis pli proksime diri Mi scias la svedan, mi scias naĝi" laŭ la konvencio en kelkaj lingvoj.

Mia propra lingvo, la sveda distingas inter
scii = veta
koni = känna (havi konaton)
koni pri = känna till (scii pri la ekzisto de io aŭ iu.
povi = kunna
scipovi = kunna (pri lingvo a›u praktika kapablo)

Komparu: En tiu ĉi butiko vi povas paroli esperanton (la vendistoj komprenos vin)
Vi devas scipovi esperanton por aĉeti en tiu ĉi butiko, ĉar la vendistoj nur parolas esperanton, ili scipovas aliajn lingvojn ol esperanton, sed ili nur parolas esperanton en la butiko.
Ĉiuokaze, estas facile dedukti la signifon de la vorto "scipovi" aplikanta iun lingvan logikon. Ĉu ne?

patrik (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2011 3:29:34 م

En la tagaloga:

scii = "alam" aŭ "batid"
koni = "kilala"

rideto.gif

Blanka Meduzo (عرض الملف الشخصي) 10 سبتمبر، 2011 3:40:27 م

etala:Ĉu en aliaj lingvoj "scii" kaj "koni" estas apartaj vortoj?
Laŭ mi, en la japana lingvo ne troviĝas la distingo inter si. Oni povas ekspliki la vortojn, sed ĉiutage oni simple parolas per unu vorto "知っている" (ŝitte-iru).

عودة للاعلى