メッセージ: 39
言語: Esperanto
sinjoro (プロフィールを表示) 2011年8月17日 1:30:40
Solulo:Kial ĉi konkludo?
Konkludo? Poloj havas problemon kun;
Mi scias Esperanton, mi scipovas, mi konas Esperanton. (???)
scii - wiedzieć
scipovi - umieć
koni - znać
Fou (プロフィールを表示) 2011年8月20日 0:53:08
scipovi = marunong
scii = alam
koni = kilala
utku (プロフィールを表示) 2011年8月23日 20:33:00
Tamen, mi ne bone komprenis la vorton "scipovi". Ĉu signife ĝi estas interŝanĝebla (almenaŭ unudirekte) kun la verbo "regi"?
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月23日 20:41:13
utku:Kiam temas pri lingvo, jes. Tamen oni povas ankaŭ diri, ke oni scipovas naĝi. Tio estas iom pli preciza ol povas naĝi, ĉar la lasta povas ankaŭ signifi, ke oni havas rajton naĝi, aŭ ke oni ĝuste nun havas la eblon naĝi.
Tamen, mi ne bone komprenis la vorton "scipovi". Ĉu signife ĝi estas interŝanĝebla (almenaŭ unudirekte) kun la verbo "regi"?
cellus (プロフィールを表示) 2011年9月9日 7:51:58
MikeDee:Kun Pronomo en germana![]()
mi scii - ich weiß
vi scii - du weißt/CIT]
Mi scias
Vi scias
Mi scii = Ich wissen!
cellus (プロフィールを表示) 2011年9月9日 8:03:44
Mia propra lingvo, la sveda distingas inter
scii = veta
koni = känna (havi konaton)
koni pri = känna till (scii pri la ekzisto de io aŭ iu.
povi = kunna
scipovi = kunna (pri lingvo a›u praktika kapablo)
Komparu: En tiu ĉi butiko vi povas paroli esperanton (la vendistoj komprenos vin)
Vi devas scipovi esperanton por aĉeti en tiu ĉi butiko, ĉar la vendistoj nur parolas esperanton, ili scipovas aliajn lingvojn ol esperanton, sed ili nur parolas esperanton en la butiko.
gianich73 (プロフィールを表示) 2011年9月9日 14:03:58
cellus:La vorto scipovi estas uzata pri kapabloj. Mi scipovas la svedan lingvon. Mi kredas ke la vorto estis uzata tial ke por certaj esperantistoj estis pli proksime diri Mi scias la svedan, mi scias naĝi" laŭ la konvencio en kelkaj lingvoj.Ĉiuokaze, estas facile dedukti la signifon de la vorto "scipovi" aplikanta iun lingvan logikon. Ĉu ne?
Mia propra lingvo, la sveda distingas inter
scii = veta
koni = känna (havi konaton)
koni pri = känna till (scii pri la ekzisto de io aŭ iu.
povi = kunna
scipovi = kunna (pri lingvo a›u praktika kapablo)
Komparu: En tiu ĉi butiko vi povas paroli esperanton (la vendistoj komprenos vin)
Vi devas scipovi esperanton por aĉeti en tiu ĉi butiko, ĉar la vendistoj nur parolas esperanton, ili scipovas aliajn lingvojn ol esperanton, sed ili nur parolas esperanton en la butiko.
patrik (プロフィールを表示) 2011年9月9日 15:29:34
scii = "alam" aŭ "batid"
koni = "kilala"
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Blanka Meduzo (プロフィールを表示) 2011年9月10日 15:40:27
etala:Ĉu en aliaj lingvoj "scii" kaj "koni" estas apartaj vortoj?Laŭ mi, en la japana lingvo ne troviĝas la distingo inter si. Oni povas ekspliki la vortojn, sed ĉiutage oni simple parolas per unu vorto "知っている" (ŝitte-iru).