ข้อความ 24
ภาษา: Esperanto
Jev (แสดงโปรไฟล์) 29 สิงหาคม 2011, 16:12:41
darkweasel:Cetere se vi povas, traduku ankaŭ la novaĵon al la germana. Ni volos baldaŭ dissendi ĝin al niaj uzantoj.
Al la angla kaj la germana mi jam fintradukis.
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 29 สิงหาคม 2011, 16:14:54
Jev:Nedankinde, fakte mi nur hazarde rigardis en la traduksistemon ĝuste post la apero de tiuj novaj ĉenoj.darkweasel:Al la angla kaj la germana mi jam fintradukis.Ho.. vi estas ege rapida. Grandan dankon.
La vera kialo, ke mi rigardis tien, estas jena (jes, iom ekstertema): La germanlingva traduko estas centelcente finita, sed certaj menueroj (ekz Hilfe → RSS, Über lernu! → Mitarbeiter kaj suberoj, Über lernu! → Praktische Hilfe kaj suberoj) tamen aperas grize kaj se oni klakas ilin, aperas mesaĝo, ke la traduko ne estas finita. Kial?
Jev (แสดงโปรไฟล์) 29 สิงหาคม 2011, 16:22:28
darkweasel:tamen aperas grize kaj se oni klakas ilin, aperas mesaĝo, ke la traduko ne estas finita. Kial?Dankon pro la atentigo. Tiuj aferoj lastatempe ŝanĝiĝis, sed ni ankoraŭ ne ĝisdatigis la modulojn de la enhavo. Ni faros tion tuj.
Jev (แสดงโปรไฟล์) 29 สิงหาคม 2011, 19:54:07
Mi ankaŭ petas disvastigi la informojn en diversaj nacilingvaj forumoj, sociaj retoj kaj viaj amikoj. Mi jam videbligis la novaĵon pri la voĉdonado, ĝi aperas en la ĉefpaĝo. Indas atentigi niajn uzantojn pri ĝi en diversaj nacilingvaj forumoj ĉe lernu! Dankon al ĉiuj.
Chainy (แสดงโปรไฟล์) 8 กันยายน 2011, 16:53:52
Kaj mi pensas, ke estus pli bone, se oni ne montrus la nombron da voĉoj, ĉar tio povas influi la elekton.
Chainy (แสดงโปรไฟล์) 8 กันยายน 2011, 16:59:10
Jev (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2011, 12:56:24
Chainy:Kaj mi pensas, ke estus pli bone, se oni ne montrus la nombron da voĉoj, ĉar tio povas influi la elekton.Ni planas malvidebligi la voĉojn unu semajnon antaŭ la fino.
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2011, 14:21:40
Chainy:Eĉ en la ĝisnune plej populara bildo, oni fuŝe alvokas 'Lernu Esperanto!' sen la n-finaĵo!kial? la demando ja vere evidente estas nur, KION lernu esperanto!
Leporino (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2011, 17:06:29
Kelkaj spektantoj = helverda - multaj spektantoj = malhelverda. Ĉinio estas blanka?!
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2011, 17:32:15
Leporino:Ĉu eblas, ke la uzantoj en Ĉinio ne povas vidi la videojn ĉe Youtube?Jes, tio estas miascie ĝusta, ĉar la tiea registaro cenzuras la interreton. Tamen per proksio tio devus funkcii.
