前往目錄

La konkurso pri 100.000 uzantoj estas finita

貼文者: Jev, 2011年8月7日

訊息: 24

語言: Esperanto

Jev (顯示個人資料) 2011年8月29日下午4:12:41

darkweasel:
Al la angla kaj la germana mi jam fintradukis. rideto.gif
Cetere se vi povas, traduku ankaŭ la novaĵon al la germana. Ni volos baldaŭ dissendi ĝin al niaj uzantoj.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月29日下午4:14:54

Jev:
darkweasel:Al la angla kaj la germana mi jam fintradukis. rideto.gif
Ho.. vi estas ege rapida. Grandan dankon.
Nedankinde, fakte mi nur hazarde rigardis en la traduksistemon ĝuste post la apero de tiuj novaj ĉenoj.

La vera kialo, ke mi rigardis tien, estas jena (jes, iom ekstertema): La germanlingva traduko estas centelcente finita, sed certaj menueroj (ekz Hilfe → RSS, Über lernu! → Mitarbeiter kaj suberoj, Über lernu! → Praktische Hilfe kaj suberoj) tamen aperas grize kaj se oni klakas ilin, aperas mesaĝo, ke la traduko ne estas finita. Kial?

Jev (顯示個人資料) 2011年8月29日下午4:22:28

darkweasel:tamen aperas grize kaj se oni klakas ilin, aperas mesaĝo, ke la traduko ne estas finita. Kial?
Dankon pro la atentigo. Tiuj aferoj lastatempe ŝanĝiĝis, sed ni ankoraŭ ne ĝisdatigis la modulojn de la enhavo. Ni faros tion tuj.

Jev (顯示個人資料) 2011年8月29日下午7:54:07

Ĉiuj tradukantoj rapide reagis kaj dum tre mallonga tempo aldoniĝis tradukoj al pluraj lingvoj. Do ne plu indas atendi, mi simple videbligis [url=/mia_lernu/konkursoj/centmil/rezulto.php]la paĝon[/url]. Estus bone, se vi nun ĉiuj testus ĝin kaj lasus viajn voĉojn por la plej bonaj laboraĵoj.

Mi ankaŭ petas disvastigi la informojn en diversaj nacilingvaj forumoj, sociaj retoj kaj viaj amikoj. Mi jam videbligis la novaĵon pri la voĉdonado, ĝi aperas en la ĉefpaĝo. Indas atentigi niajn uzantojn pri ĝi en diversaj nacilingvaj forumoj ĉe lernu! Dankon al ĉiuj.

Chainy (顯示個人資料) 2011年9月8日下午4:53:52

Estas tiel multe da lingvaj eraroj en la bildoj! Ĉu oni poste korektos ilin? En iuj okazoj, oni eble povus diri ke la bildo estas bona, sed la lingvaj eraroj fuŝas ĉion.

Kaj mi pensas, ke estus pli bone, se oni ne montrus la nombron da voĉoj, ĉar tio povas influi la elekton.

Chainy (顯示個人資料) 2011年9月8日下午4:59:10

Eĉ en la ĝisnune plej populara bildo, oni fuŝe alvokas 'Lernu Esperanto!' sen la n-finaĵo!

Jev (顯示個人資料) 2011年9月10日下午12:56:24

Chainy:Kaj mi pensas, ke estus pli bone, se oni ne montrus la nombron da voĉoj, ĉar tio povas influi la elekton.
Ni planas malvidebligi la voĉojn unu semajnon antaŭ la fino.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月10日下午2:21:40

Chainy:Eĉ en la ĝisnune plej populara bildo, oni fuŝe alvokas 'Lernu Esperanto!' sen la n-finaĵo!
kial? la demando ja vere evidente estas nur, KION lernu esperanto! rido.gif rido.gif

Leporino (顯示個人資料) 2011年9月10日下午5:06:29

Ĉu eblas, ke la uzantoj en Ĉinio ne povas vidi la videojn ĉe Youtube? Sur la mapo de la mondo sub la videoj oni ja povas vidi, de kiuj landoj la spektantoj estas:
Kelkaj spektantoj = helverda - multaj spektantoj = malhelverda. Ĉinio estas blanka?! demando.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月10日下午5:32:15

Leporino:Ĉu eblas, ke la uzantoj en Ĉinio ne povas vidi la videojn ĉe Youtube?
Jes, tio estas miascie ĝusta, ĉar la tiea registaro cenzuras la interreton. Tamen per proksio tio devus funkcii.

回到上端