הודעות: 51
שפה: Esperanto
Solulo (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 08:37:28
miĥil:Ne zorgu. Tio neniam okazos. EO neniam povos kaj eblos respeguli mian denaskan lingvon. Ĝi havas nek ŝancon nek eblecon. La samo rilatas al aliaj vivantaj lingvoj.
. Ŝajnas al mi ke vi simple deziras ke la internacia lingvo plejeble respegulu vian denaskan.
EO estas bona lingvo kvankam estas kontrauloj kiuj priskribas ĝin kiel "galimatiaĵo kaj nenoca hobio" (Evidente, tio ne estas mia opinio, sed pripensinda)
antoniomoya (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 12:00:28
"Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esperanto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p."
Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?
Amike.
Solulo (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 12:14:35
antoniomoya:Mi pensas ke ili havas. Se ia lingvo ne havas ion, tiam ĝi provas iel "savi sin" per;
Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?
Amike.
you guys, you all, you people...
Ni lasu la denaskajn parolantojn de la angla komenti.
darkweasel (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 12:28:42
Solulo:kvankam mi ne estas anglalingvano: en iuj partoj de usono ekzistas dialekte la pronomo "y'all", mallongigo de "you all" = "vi ĉiuj".antoniomoya:Mi pensas ke ili havas. Se ia lingvo ne havas ion, tiam ĝi provas iel "savi sin" per;
Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?
Amike.
you guys, you all, you people...
Ni lasu la denaskajn parolantojn de la angla komenti.
Chainy (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 12:49:58
darkweasel:Jes, tio estas la ĉefa problemo pri la uzado de 'ci'. Ĉiu lando havas malsamajn kutimojn, do estus tre konfuze!
tamen distingo laŭ formalo estus terura afero por internacia lingvo! la kutimoj pri tiaj formoj ege diferencas inter la nacioj.
Chainy (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 12:53:16
antoniomoya:Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?Ne, ni ne havas problemon uzante nur 'you'! Same kiel Esperantistoj.
Se vere necesas distingi, do kiel jam dirite, oni povas diri 'you all' ktp. Estas diversaj manieroj.
mihxil (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 16:24:27
Solulo:Tio laŭ mi ne signifas ke estas problemo, sed ke ne estas problemo, ĉar ili ja havas ĉi tiajn elturniĝojn.antoniomoya:Mi pensas ke ili havas. Se ia lingvo ne havas ion, tiam ĝi provas iel "savi sin" per;
Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?
you guys, you all, you people...
Solulo (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 21:21:29
miĥil:Elturniĝo? Kio estas "elturniĝo"?
Tio laŭ mi ne signifas ke estas problemo, sed ke ne estas problemo, ĉar ili ja havas ĉi tiajn elturniĝojn.
Ĉu vi pensas pri parolturno?
mihxil (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 21:31:15
Solulo:Elturniĝo? Kio estas "elturniĝo"?Pardonu, mi simple celis ion kia 'solvo'. Eble mi fuŝis.
Ĉu vi pensas pri parolturno?
darkweasel (הצגת פרופיל) 23 באוגוסט 2011, 05:52:50
Solulo:serĉu "elturniĝi" en revomiĥil:Elturniĝo? Kio estas "elturniĝo"?
Tio laŭ mi ne signifas ke estas problemo, sed ke ne estas problemo, ĉar ili ja havas ĉi tiajn elturniĝojn.
Ĉu vi pensas pri parolturno?