前往目錄

Ĝi

貼文者: cellus, 2011年8月20日

訊息: 51

語言: Esperanto

Solulo (顯示個人資料) 2011年8月22日上午8:37:28

miĥil:

. Ŝajnas al mi ke vi simple deziras ke la internacia lingvo plejeble respegulu vian denaskan.
rideto.gif Ne zorgu. Tio neniam okazos. EO neniam povos kaj eblos respeguli mian denaskan lingvon. Ĝi havas nek ŝancon nek eblecon. La samo rilatas al aliaj vivantaj lingvoj.
EO estas bona lingvo kvankam estas kontrauloj kiuj priskribas ĝin kiel "galimatiaĵo kaj nenoca hobio" (Evidente, tio ne estas mia opinio, sed pripensinda)

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年8月22日下午12:00:28

Vidu kion la TTT-ejo de Bertilo diras pri la pronomo "ci":

"Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esperanto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p."

Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?

Amike.

Solulo (顯示個人資料) 2011年8月22日下午12:14:35

antoniomoya:

Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?

Amike.
Mi pensas ke ili havas. Se ia lingvo ne havas ion, tiam ĝi provas iel "savi sin" per;

you guys, you all, you people...

Ni lasu la denaskajn parolantojn de la angla komenti.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月22日下午12:28:42

Solulo:
antoniomoya:

Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?

Amike.
Mi pensas ke ili havas. Se ia lingvo ne havas ion, tiam ĝi provas iel "savi sin" per;

you guys, you all, you people...

Ni lasu la denaskajn parolantojn de la angla komenti.
kvankam mi ne estas anglalingvano: en iuj partoj de usono ekzistas dialekte la pronomo "y'all", mallongigo de "you all" = "vi ĉiuj".

Chainy (顯示個人資料) 2011年8月22日下午12:49:58

darkweasel:
tamen distingo laŭ formalo estus terura afero por internacia lingvo! la kutimoj pri tiaj formoj ege diferencas inter la nacioj.
Jes, tio estas la ĉefa problemo pri la uzado de 'ci'. Ĉiu lando havas malsamajn kutimojn, do estus tre konfuze!

Chainy (顯示個人資料) 2011年8月22日下午12:53:16

antoniomoya:Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?
Ne, ni ne havas problemon uzante nur 'you'! Same kiel Esperantistoj. ridulo.gif

Se vere necesas distingi, do kiel jam dirite, oni povas diri 'you all' ktp. Estas diversaj manieroj.

mihxil (顯示個人資料) 2011年8月22日下午4:24:27

Solulo:
antoniomoya:
Rilate al tio, mi demandas min ĉu la angloparolantoj havas ian problemon uzante nur "you"?
Mi pensas ke ili havas. Se ia lingvo ne havas ion, tiam ĝi provas iel "savi sin" per;

you guys, you all, you people...
Tio laŭ mi ne signifas ke estas problemo, sed ke ne estas problemo, ĉar ili ja havas ĉi tiajn elturniĝojn.

Solulo (顯示個人資料) 2011年8月22日下午9:21:29

miĥil:
Tio laŭ mi ne signifas ke estas problemo, sed ke ne estas problemo, ĉar ili ja havas ĉi tiajn elturniĝojn.
Elturniĝo? Kio estas "elturniĝo"?
Ĉu vi pensas pri parolturno?

mihxil (顯示個人資料) 2011年8月22日下午9:31:15

Solulo:Elturniĝo? Kio estas "elturniĝo"?
Ĉu vi pensas pri parolturno?
Pardonu, mi simple celis ion kia 'solvo'. Eble mi fuŝis.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月23日上午5:52:50

Solulo:
miĥil:
Tio laŭ mi ne signifas ke estas problemo, sed ke ne estas problemo, ĉar ili ja havas ĉi tiajn elturniĝojn.
Elturniĝo? Kio estas "elturniĝo"?
Ĉu vi pensas pri parolturno?
serĉu "elturniĝi" en revo okulumo.gif

回到上端