目次へ

Intenco de vorto "Esperanto" en via landlingvo

k273,2013年5月7日の

メッセージ: 32

言語: Esperanto

k273 (プロフィールを表示) 2013年5月7日 6:30:24

Kiel vi, en via landlingvo, diras vortojn kiu tradukas al "Esperanto"?

En Indonezia: "Pengharap" (pliboniĝas/pli uzeblas "Dia yang mengharapkan" )
En Bataka Toba: "Na mampasinta" (legite: na mappaĉitta) aŭ "Na mangarop" (pliboniĝas/pli uzeblas "Ibana na mampasinta"/"Ibana na mangarop" )
En Ĝava: "Pangersa" (legite: pangerso kaj e sonas same kun 'per' aŭ 'planter' en Angla) (pliboniĝas/pli uzeblas "Piyambakipun sing ngersake" )
En Sunda: "Nu miharep" (e sonas same kun 'per' aŭ 'planter' en Angla) (pliboniĝas/pli uzeblas "Anjeunna nu miharep" )

Jes, Indonezio havas pli multe triblingvojn, krom Indonezia mem. Supre nur mi scias.
Bv. skribu!

fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年5月7日 7:15:07

Ĉu vi povas klarigi? mi ne komprenis kio estas "sama intenco ol..." ridulo.gif, traduku la ekzemplojn.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年5月7日 9:11:37

Ĉar harap signifas "esperi" en la indonezia, mi pensas, ke anstataŭ "intenco" estas celata "signifo/traduko".

En la germana "Esperanto" signifas (ein) Hoffender, substantivigita participo (fakultative kun nedifina artikolo) de hoffen "esperi".

goli (プロフィールを表示) 2013年5月7日 13:56:57

En rusa la homo kio esperas povas esti nomita надеющийся (nadéjusĉijsja) el rusa надеяться (nadéjaca) — esperi.
En angla esperanto, mi pensas, estas hoper (hoŭpe).

dobri (プロフィールを表示) 2013年5月7日 14:20:06

Vorto "Esperanto" mi tradukas al la ĉeĥa kiel "Doufající". Tio estas laŭvorta traduko.

drinkulo (プロフィールを表示) 2013年5月7日 15:38:33

en la vortlibro (mi hatas la vorton vortaro) de Lernu la tradukado staras: esperanzado

nigra_rivereto (プロフィールを表示) 2013年5月7日 17:12:31

En la portugala ne eblas traduki "Esperanto" per unu vorto. Do oni tradukas kiel "aquele que espera" (tiu, kiu esperas) aŭ "aquele que tem esperança" (tiu, kiu havas esperon).

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年5月7日 19:15:12

La sveda ne havas samsignifan substantivon, sed oni devas uzi adjektivon substantive: "en förhoppningsfull". (La problemo estas ke la traduko de la vorto "esperi" havas nur pasivan formon. Ĝi estas tiel nomata "deponens"-verbo.)

juanr2099 (プロフィールを表示) 2013年5月7日 20:08:53

En la Hispanan ankaŭ ne eblas laŭlitere traduki "Esperanto", tamen oni povus diri "El que espera" aŭ "el que tiene esperanza". Tiu, kiu esperas.

iqlight (プロフィールを表示) 2013年5月7日 20:18:53

hungare:
Esperanto = remélő
espero = remény
esperi = remélni

先頭にもどる