メッセージ: 16
言語: Esperanto
Matthieu (プロフィールを表示) 2008年10月27日 14:33:35
Ĉu estas grava malsamo inter tiuj vortoj?
[LISTO]
plaĝo/strando
rabi/ŝteli
karcero/prizono (kaj eĉ malliberejo)
kesto/skatolo
Eble aliaj, pri kiuj mi ne pensas nun.[/list]Antaŭdankon!
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年10月27日 20:51:42
Ekzemple plaĝo estas ĉemara aŭ ĉerivera loko, kovrita per sablo, dum strando estas nepre naĝejo. (Aŭ male, mi ne tute certas )
Ŝtelisto estas krimulo, kiu simple prenas fremdajn aĵojn por poste ilin vendi aŭ uzi, dum rabisto plej ofte faras tion, uzante armilojn, ĉu pafilojn aŭ trancilojn, kaj minacante al sano kaj vivo de la rabitoj.
Karcero estas ĉambro, prizono estas konstruaĵo, domo.
Kaj t.p.
Espi (プロフィールを表示) 2008年10月27日 22:07:38
en la germana "kesto" kaj "skatolo" ne estas sinonimoj. Ili havas diversajn sencojn.
Kesto: Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo.
Skatolo: Ujeto diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo.
Terurĉjo: Via deklaro ankaŭ validas en la germana.
Amike
Espi
Matthieu (プロフィールを表示) 2008年10月27日 22:33:41
Rudolf F. (プロフィールを表示) 2008年10月28日 21:32:37
Plaĝo kontraŭe estas prilaborita por taŭgi por homaj vizitantoj, turistoj, naĝemuloj, ktp.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年10月28日 21:51:45
Rudolf F.:homaj vizitantojo--O
Bonvolu klarigi
horsto (プロフィールを表示) 2008年10月29日 16:34:18
Terurĉjo:Ekzemple hundaj (aŭ gnuaj) vizitantoj ne estas homaj vizitanoj!
Rudolf F.:homaj vizitantojo--O
Bonvolu klarigi
Matthieu (プロフィールを表示) 2008年11月27日 22:22:09
Laŭ la reta vortaro, “kulturi” signifas tion:
1. Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona.
2. Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon.
3. Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado.
Kaj “kultivi” havas la jenan signifon:
1. Kreskigi vegetaĵojn prilaborante la teron.
Do, ĉu “kultivi” kaj la du unuaj sencoj de “kulturi” ne estas samaj?
黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2008年11月29日 12:32:09
Mutusen:Mi povas aldoni al mia listo “kulturi” kaj “kultivi”.Fakte, la unuaj du sencoj de "kulturi" nun ofte ne estas uzataj, kaj anstataŭ "kulturi" oni uzas "kultivi".(se por tiu senco) La kaŭzo eble estas, ke oni ne komprenas (kiel mi), kial "kulturi" havas tiujn sencojn. Kaj tial iu ekuzis "kultivi".
Laŭ la reta vortaro, “kulturi” signifas tion:
1. Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona.
2. Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon.
3. Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado.
Kaj “kultivi” havas la jenan signifon:
1. Kreskigi vegetaĵojn prilaborante la teron.
Do, ĉu “kultivi” kaj la du unuaj sencoj de “kulturi” ne estas samaj?
Kaj pri "rabi" kaj "ŝteli".
Mi neniam pensus ke ili estas sinonimoj, ĉar la ĉina traduko de la du vortoj estas malsamaj. Laŭ mi, "rabi" estas perforta agado, sed "ŝteli" estas ŝtela(sekreta) agado. Kvankam iuj ŝtelistoj ekrabas kiam la viktimo eltrovas la ŝteladon, tio ne estas la problemo de la du vortoj.
Matthieu (プロフィールを表示) 2009年1月16日 13:34:32
Mi ankoraŭ havas demandon: kio estas la malsamo inter “besto” kaj “animalo”?