Ku rupapuro rw'ibirimwo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

ca, kivuye

Ubutumwa 269

ururimi: Esperanto

Berkor (Kwerekana umwidondoro) 14 Ntwarante 2020 09:58:30

Ĉu Esperanto povus helpi batali kontraŭ krono-viruso?
La historiisto kaj ekonomisto Douglas North obtenis "premion Nobel de ekonomio" pri la ne-reala historio aŭ kontraŭ-fakta historio.
Se Esperanto estus helpa internacia lingvo en la Ligo de Nacioj kaj en la Unuiĝintaj Nacioj, kio okazis?

La plej spertaj ekonomistoj kiel Keynes estus konitaj pli rapide. La subteno al la ekonomio estus multe pli rapida farita en Usono kaj Germanujo en 1929-1930; Hitler havus 5% de la voĉdonoj en 1932 kiel en 1928 kaj ne havus la povon. La dua mondmilito ne okazus ktp.

Kaj pri la krono-viruso?
La pretigado de la bakteria milito ne estus grava. La kunlaboro inter la sciencistoj kaj la nivelo de la scienco estus pli grandaj , ĉar ĉiu sciencisto povus lerni Esperanto-n dek foje pli rapide ol la angla. La kunlaboro por doni bonajn konsilojn pri la sano, la higieno, la nutraĵo ktp. estus pli efika.

Zam_franca (Kwerekana umwidondoro) 15 Ntwarante 2020 21:08:56

La ekonomio de la Ĉinio estas pli granda ol tiu de la Usono ekde 2015.
Dependas de la kriterio.

Vinisus (Kwerekana umwidondoro) 15 Ntwarante 2020 21:38:52

Esperanto neniam estos la ĉefa lingvo en la mondo, ĉar ĝi ne alportos monon.

Berkor (Kwerekana umwidondoro) 20 Ntwarante 2020 06:13:23

Esperanto povos alporti monon. Estas politika kaj civitana decido, bona por 94% de la monda loĝantaro.

opajpoaj (Kwerekana umwidondoro) 21 Ntwarante 2020 10:44:03

"La komunikad-oficisto de la kosmoŝipo Enterprise, Hoshi Sato, uzis [ ??? ] por inventi lingvokodan matricon kaj tiel ekestis universala tradukilo. Per ĝi la homaro lernis fine de la 21-a jarcento aŭtomate traduki inter la konataj surteraj lingvoj kaj konklude venis al universala paco. La lingvoj de la eksterteranoj estas iom pli malfacilaj por traduki, sed ankaŭ povas esti tradukataj aŭtomate per universala tradukilo." https://eo.wikipedia.org/wiki/Star_Trek
https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_tradukilo
Viaj gepatroj kaj vi mem (?) ridegis pri ĉiuj ĉi multaj nekredeblaj amuziloj...
Ankaŭ ni ridu... iomete. (france) http://www.communaute-francophone-star-trek.net/t4...

alighozali (Kwerekana umwidondoro) 16 Nzero 2021 11:29:25

Ne... Esperanto ne povas esti la internacia lingvo en ĉi-proksima tempo. Kial? Ĉar ankoraŭ estas multe da grandaj lingvoj kiel la rezultoj de la antaŭa koloniaj tempoj. Ne povas Esperanto esti la ĉefa lingvo. Sed, Esperanto ankoraŭ esti la uzata lingvo de la etaj komunumoj. Eĉ la ekzisto de la intereto rapidigas la disvatiĝon de la novaj Esperanto-lernantoj, la movado estas ankoraŭ la hobio... Do, mi ne pensas ke Esperanto eĉ estos la ĉefa lingvo eĉ dum 50-jaroj sekve. Neniuj uzas Esperanton en internaciaj agadoj krom en la Esperantaj Kongresoj.

Unufoje Esperanto uzitos kiel la lingvo por iuj agadoj krom Esperantaj Agadoj, Esperanto rapide estos uzita internacie.

sendiulo (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2021 07:32:08

Unufoje Esperanto uzitos kiel la lingvo por iuj agadoj krom Esperantaj Agadoj, Esperanto rapide estos uzita internacie.
Mem Diablo scias tion.
Al mi ŝajnas, ke plimulto de registriĝintaj ĉi tie, eĉ skribintaj en profiloj pri intenco lerni ne lernas.

morico (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruhuhuma 2021 21:04:52

La antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto estas la ĉefa baro.
Esperanto ne volas esti la ĉefa lingvo sed helpa internacia lingvo, diris Zamenhof.

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruhuhuma 2021 21:21:53

Homoj estas pigruloj kaj ne volas lerni eĉ tian simplan lingvon, kiel Esperanton.
La angla estas pli malfacila, sed ĝi necesas por laboro kaj tuj alportas profiton.

Subira ku ntango