Contribuții/Mesaje: 40
Limbă: Esperanto
crescence (Arată profil) 9 aprilie 2009, 07:26:22
Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
ceigered (Arată profil) 9 aprilie 2009, 09:52:52
(mi bedaŭras se mia skribado estas malfacila por kompreni - mi nun manĝas picon kaj mi tajpas malbone )
crescence (Arată profil) 9 aprilie 2009, 10:19:25
ceigered:Mi ne komprenas la duan demandonMi korektis la duan demandon. Ĉu ĝi estas pli komprenebla ?
antoniomoya (Arată profil) 9 aprilie 2009, 12:03:06
Mi ne scias certe kiel la franca aperas tra la mondo, nur kiel ĝi aperas al mi. Mi ĉiam ŝatis la francan, ekde mia juneco, kaj pro tio mi lernis ĝin. Ĝi ĉiam aperis al mi tre bela, precipe la muzikon de ĝia prononcado. Sed tre malfacila por lerni. La verboj estas teruraj (pli-malpli same kiel en la hispana).
La franca ĉiam restis mia dua ŝatata lingvo.
Amike.
Rogir (Arată profil) 9 aprilie 2009, 15:01:45
Frankouche (Arată profil) 9 aprilie 2009, 17:17:28
- Je te le donne = mi al vi ĝin donas / S NO O V (NO = Nerekta objekto)
Sed...- Tu le lui donnes = vi ĝin al li donas / S O NO V
Senegaùlo (Arată profil) 9 aprilie 2009, 19:15:54
Frankouche:En la franca, mia nasklingvo, mi tre ŝatas la belecon de tiu stranga escepto en la ordo de vortoj :Tio (almenaŭ en la franca) ne estas escepto sed normo: la pronomoj autaŭas la verbon :
- Je te le donne = mi al vi ĝin donas / S NO O V (NO = Nerekta objekto)
- Tu le lui donnes = vi ĝin al li donas / S O NO V
Je te le donne / tu le lui donnes ...
Sed en imperativo pozitiva :
Donne-le-moi / Donne-le-lui
Ankaŭ hispane :
(yo) te lo doy / (tu) se lo das
Dámelo / Dáselo
La franca lingvo estas taksata de plejnombro de la brazilanoj la plej bela lingvo... Kaj mi opinias ke tio estas vere kvankam mi ĉiam interesiĝis pri alia lingvoj kaj tute ne pri mian gepatran... Ĝis kiam mi venis al Brazilo...
Ĝi ankaŭ estas la lingvo kiu la plej efike rolis kiel internacia lingvo kaj povus daŭre tiel roli se ĝi estus pli facile skribebla... aŭ se malpli pigrus la homoj...
(Fakte ĝi ankoraŭ rolas kiel dua internacia lingvo)
Tamen la franca entute pli facilas ol la angla kiam oni celas plena posedon...
Kvankam oni konsideras ĝin latindevena, ĝi ricevis multajn influojn de aliaj nelatinaj lingvoj (greka,keltaj,ĝermanaj...)
Min koncerne, mi pli ŝatas la afrikan parolmanieron ol la francian...
Alia belega lingvo laŭ mi estas la rusa...
crescence (Arată profil) 9 aprilie 2009, 19:21:15
Senegaùlo:Ne skribu haltostrekon inter la pronomoj:
Donne-le-moi / Donne-le-lui
Donne-le moi / Donne-le lui
Frankouche (Arată profil) 9 aprilie 2009, 19:48:33
Senegaùlo:Tio (almenaŭ en la franca) ne estas escepto sed normo: la pronomoj autaŭas la verbonMi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :
- Je te le donne
- Tu le lui donnes
henma (Arată profil) 9 aprilie 2009, 20:28:04
Frankouche:Mi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :Kurioza afero. En la hispana tio ne okazas, sed io simila. Kiam ni havas du pronomoj por la rekta kaj nerekta objektoj, kaj ili estas de la tria persono, la nerekta ŝanĝiĝas al refleksivo...
- Je te le donne
- Tu le lui donnes
Ekzemplo:
Nur unu pronomo:
Yo te doy un libro / Yo le doy un libro.
Sed (du pronomoj):
Yo te lo doy / Yo se lo doy.
Pri la demando de tiu fadeno: Mi pensas ke la franca sonas tre bele, sed tiu lingvo estas tro malfacila... Eĉ por mi, kiu parolas similan lingvon (estas por mi pli facile lerni malsimilajn lingvojn, mi neniam povis lerni nek la francan nek la portugalan)
Amike,
Daniel.