Späť na obsah

Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk - skribe kaj voĉe

od StefKo, 22. apríla 2020

Príspevky: 43

Jazyk: Esperanto

StefKo (Zobraziť profil) 22. mája 2020 11:35:12

Ero 15a

”Mi opinias,” diris Ŝvejk, ”ke ni rigardu ĉion el la pli bona flanko. Ĉiu povas erari kaj devas erari, des pli ju pli li pri io meditas. Kriminalaj kuracistoj estas homoj kaj homoj havas siajn mankojn. Kiel foje en Nusle, ĝuste ĉe la ponto trans Bostiĉ*, kiam mi estis survoje hejmen de ‘Ĉe Banzet’ venis al mi nokte sinjoro kaj ekbategis min per klabo sur la kapon; kaj kiam mi kuŝis sur la tero, li prilumis min kaj diris: 'Tio estas eraro, tio ne estas li!' Kaj tio, ke li eraris, kolerigis lin tiom, ke li ekbatis min ankoraŭfoje sur la dorson. Tio estas jam en la homa naturo, ke la homo eraras ĝis sia morto. Kiel tiu sinjoro, kiu nokte trovis duonfrostiĝintan rabian hundon, prenis ĝin hejmen kaj ŝovis ĝin al sia edzino en la liton. Kiam la hundo varmiĝis kaj retrovis la fortojn, ĝi mordvundis la tutan familion kaj la plej junan idon en lulilo disŝiris kaj forvoris. Aŭ mi diros al vi ekzemplon, kiel en nia domo eraris tornisto. Per ŝlosilo li malfermis al si la preĝejon en Podoli**, opiniante esti hejme, en la sakristio li demetis la ŝuojn, ĉar li supozis, ke tio estas ilia kuirejo, kuŝiĝis sur altaron, ĉar li opiniis, ke li estas hejme en la lito, kaj metis sur sin iujn tukojn kun sanktaj surskriboj kaj sub la kapon – por havi ĝin alte – li metis al si evangelion kaj ankoraŭ aliajn konsekritajn librojn. Matene trovis lin la sakristiano, kaj la tornisto, konsciinte ĉion, tute bonanime al li diris, ke tio estas eraro. ‘Bela eraro’, respondis la sakristiano, ‘se pro tia eraro ni devas denove konsekri la preĝejon’. Poste tiu tornisto staris antaŭ kriminalaj kuracistoj kaj tiuj al li pruvis, ke li estis tute juĝokapabla kaj sobra, ĉar se li estus ebriega, li laŭdire ne sukcesus ŝovi tiun ŝlosilon en serurtruon de la preĝeja pordo. Poste tiu tornisto mortis en la malliberejo Pankrac. Mi donos al vi ankaŭ ekzemplon, kiel en Kladno eraris polica luphundo de konata ĝendarma kapitano Rotter. La kapitano Rotter bredis tiujn hundojn kaj faris provojn kaptadi per ili vagabondojn, ĝis ĉiuj senhejmuloj komencis la regionon ĉirkaŭ Kladno eviti. Tial li ordonis, ke ĝendarmoj alkonduku ajnan suspektan ulon, kiom ajn tio kostu. Foje ili do venigis al li sufiĉe dece vestitan homon, kiun oni trovis sidanta sur arbostumpo en arbaroj ĉe Lany. La kapitano tuj igis detranĉi de lia jako peceton da basko, tiun donis priflari al siaj policaj hundoj kaj tiun homon oni poste forkondukis en brikfarejon malantaŭ la urbo kaj sur liajn spurojn ellasis tiujn dresitajn hundojn, kiuj lin trovis kaj alkondukis denove reen. Poste tiu homo devis grimpi sur eskalo en subtegmenton, salti trans muron kaj en fiŝlagon, kaj la hundoj malantaŭ li. Fine montriĝis, ke tiu homo estis ĉeĥa radikala deputito, kiu ekveturis al ekskurso en arbarojn ĉe Lany, kiam jam tedis lin sidi en la parlamentejo. Tial mi diras, ke homoj havas siajn mankojn, ke ili eraras, klerulo same kiel stulta, nekulturita idioto. Eraras eĉ ministroj.”
___________________________
* rivereto en Prago
** praga kvartalo

StefKo (Zobraziť profil) 27. mája 2020 19:26:54

Ero 16a

”Mi dankas vin, sinjoroj,” proklamis Ŝvejk ĝentile, “ankaŭ al mi tio tute sufiĉas.”

Post lia foriro ĉiuj tri kolegoj akordiĝis, ke Ŝvejk estas absoluta kreteno kaj idioto laŭ ĉiuj leĝoj de la naturo, kiujn malkovris psikiatriaj scienculoj.

En raporto transdonita al enketa juĝisto estis interalie: “La pli sube subskribitaj kriminalaj kuracistoj insistas pri plena mensa inerteco kaj denaska kretenismo de Jozefo Ŝvejk, prezentita al la komisiono supre menciita, esprimanta sin ekzemple per la vortoj 'Vivu la imperiestro Francisko Jozefo la unua', kiu eldiro plene sufiĉas por riveli la mensostaton de Jozefo Ŝvejk kiel staton de absoluta idioto. La subskribita komisiono do proponas: 1. ĉesigi la enketadon kontraŭ Jozefo Ŝvejk, 2. transdoni Jozefon Ŝvejk al psikiatria kliniko cele de observado kaj konstato, kiagrade estas lia mensostato danĝera por liaj ĉirkaŭuloj.”

Dum oni skribis tiun ĉi raporton, Ŝvejk rakontis al siaj kunarestitoj: ”Pri Ferdinando oni fajfis kaj babilis kun mi pri ankoraŭ pli grandaj idiotaĵoj. Fine ni al ni diris, ke al ni tute sufiĉas, pri kio ni al ni rakontis, kaj ni disiris.”

”Mi kredas al neniu,” rimarkis la etkreska ŝrumpa homo, sur kies herbejo oni hazarde elfosis skeleton. ”Ĉio tio estas kanajlaĵo.”

”Ankaŭ tiu kanajlaĵo devas ekzisti,” diris Ŝvejk, ekkuŝante sur sian pajlosakon. “Se ĉiuj homoj dezirus al la aliaj nur bonon, ili tre baldaŭ ekstermus sin reciproke.”

StefKo (Zobraziť profil) 29. mája 2020 18:57:31

Ero 17a

4. ŜVEJK ELĴETITA EL FRENEZULEJO

Kiam pli poste Ŝvejk prezentis la vivon en frenezulejo, li faris tiel per maniero de neordinara laŭdparolo: ”Mi vere ne scias, kial tiuj frenezuloj ekscitiĝas, kiam oni ilin tie tenas. La homo povas rampi tie nuda sur planko, hurli kiel ŝakalo, furiozi kaj mordi. Se oni farus tion ie sur promenejo, la homoj mirus, sed tie tio apartenas al io tre ordinara. Tie regas libero, pri kia eĉ socialistoj neniam revis. La homo povas deklari sin tie eĉ Sinjoro Dio aŭ Maria la Virgulino, papo aŭ angla reĝo, sinjoro imperiestro aŭ sankta Venceslao, kvankam ŝajniganto de tiu ĉi lasta estis daŭre katenita kaj nuda kaj kuŝis en izolejo. Estis tie ankaŭ ulo, kiu kriis, ke li estas ĉefepiskopo, sed tiu faris nenion alian ol ke li voris, blekis kaj faris ankoraŭ ion, pardonu, vi scias, kiel tio povas rimiĝi, sed tie neniu pro tio hontas, Alia ulo deklaris sin eĉ sanktaj Cirilo kaj Metodo por ricevadi du porciojn. Kaj alia sinjoro ŝajnigis sin graveda kaj invitis ĉiujn al baptofesto. Estis tie malliberigitaj multaj ŝakludantoj, politikistoj, fiŝistoj kaj skoltoj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj fotoamatoroj. Unu ulo estis tie pro malnovaj potoj, kiujn li nomis cindrujoj. Alia daŭre surhavis frenezjakon por ne povi elkalkuli la finiĝon de la mondo. Mi renkontiĝis tie ankaŭ kun kelke da profesoroj. Unu el ili senĉese min sekvis kaj instruis, ke la lulilo de ciganoj estis en Krkonoŝe, kaj la alia al mi klarigadis, ke interne de la terglobo estas ankoraŭ unu globo, multe pli granda ol la ekstera.

Ĉiu povis tie babili, kion li volis kaj kion li havis ĝuste sur la lango, kvazaŭ li sidus en parlamentejo. De tempo al tempo oni rakontis al si tie fabelojn kaj interbatiĝis, se iu princino finiĝis tre malbone. Plej furioza estis sinjoro, kiu deklaris sin la 16a volumo de Otto-enciklopedio* kaj petis ĉiun, ke tiu lin malfermu kaj trovu terminon ‘Kartonaĵa kudrilmaŝino’, ke alie tio estus lia fino. Li trankviliĝis nur, kiam oni surmetis al li frenezjakon. Tiam li aprobis kun plaĉo, ke li venis en bindistan premilon kaj petis fari al li modernan randon. Ĉiu flanke oni vivis tie kiel en paradizo. Vi povas tie kriegi, muĝi, kanti, plori, meki, jelpi, salti, pregi, kaprioli, marŝi kvarpiede, salteti sur unu kruro, rondkuri, danci, hopi, kalkansidi la tutan tagon kaj grimpi sur murojn. Venos al vi neniu, kiu dirus: 'Tion ĉi vi ne povas fari, tio ĉi, sinjoro, ne decas, hontu, ĉu tiel kondutas klera homo?' Sed estas ankaŭ vero, ke tie troviĝas tute silentemaj frenezuloj. Estis tie erudita inventisto, kiu senĉese fingrumis en la nazo kaj nur unufoje tage diris: 'Ĵus mi inventis elektran energion.' Kiel mi diras, estis tie tre bele kaj tiuj kelkaj tagoj, kiujn mi pasigis en frenezulejo, apartenas al la plej belaj momentoj de mia vivo.”

________________________________
* multvoluma ĉeĥa enciklopedio, kiun eldonis J.V. Otto

StefKo (Zobraziť profil) 2. júna 2020 17:45:57

Ero 18a

Kaj vere, jam la bonvenigo, kiu atendis Ŝvejkon en frenezulejo, kiam oni forveturigis lin de la landa kriminala juĝejo cele de observado, superis lian imagon. Unue oni senvestigis lin ĝisnude, poste donis al li kimonon kaj kondukis al banĉambro, tenante lin intime sub la brakoj, ĉe kio unu el la flegistoj amuzis lin per anekdoto pri judoj. En la banĉambro ili mergis lin en kuvon kun varma akvo, poste lin eltiris kaj starigis sub malvarman duŝon. Tio ripetiĝis trifoje kaj poste ili lin demandis, kiel tio al li plaĉas. Ŝvejk diris, ke tio estas pli bona ol en tiu banejo ĉe Karolo-ponto kaj ke li tre ŝatas sin bani. “Se vi ankoraŭ pritondos miajn ungojn kaj hararon, mankos nenio al mia plena feliĉo,” li aldonis, agrable ridetante.

Ankaŭ tiu ĉi deziro estis plenumita, kaj kiam la flegistoj ankoraŭ zorge lin elftrotis per spongo, ili volvis lin en litotukon kaj forportis en la unuan sekcion sur liton, kie ili lin kuŝigis, kovris kaj petis, ke li ekdormu.

Ankoraŭ nun Ŝvejk rakontas pri tio kun amo: “Imagu, ke ili min portis, tute forportis, en tiu momento mi sentis min tute feliĉege.”

Kaj en la lito Ŝvejk ankaŭ feliĉe ekdormis. Poste ili lin vekis por prezenti al li poton da lakto kaj bulkon. La bulko estis jam distranĉita je pecetoj, kaj dum unu flegisto tenis Ŝvejkon je ambaŭ manoj, la alia trempis bulkpecetojn en lakto kaj nutris lin, kiel oni nutras anseron per brankonusoj. Satiginte lin, la flegistoj prenis lin subbrake kaj forkondukis al necesejo, kie ili lin petis, ke li faru malgrandan kaj grandan korpan bezonon.

Ankaŭ pri tiu ĉi bela momento Ŝvejk rakontas kun amo kaj mi certe ne devas ripeti liajn vortojn, kion ili poste al li faris. Mi menciu nur, ke Ŝvejk diras:

”Unu el ili tenis min ĉe tio en la brakoj.”

Alkondukinte lin reen, ili denove metis lin en la liton kaj denove petis, ke li ekdormu. Kiam li ekdormis, ili lin vekis kaj forkondukis en esplorejon, kie Ŝvejk, starante tute nuda antaŭ du kuracistoj, rememoris la gloran tempon de sia rekrutiĝo. De liaj lipoj senvole glitis:

”Kapabla.”

”Kion vi diras?” demandis unu el la kuracistoj, “faru kvin paŝojn antaŭen kaj kvin reen.”

Ŝvejk faris da ili dek.

”Mi ja diris al vi, ke vi faru kvin paŝojn,” reagis la kuracisto.

”Min ne ĝenas fari kelke da paŝoj pli,” respondis Ŝvejk. Poste la kuracistoj petis lin sidiĝi sur seĝon kaj unu el ili perkutis lian genuon. Poste li diris al la alia, ke la refleksoj estas tute normalaj, al kio tiu skuis la kapon kaj mem komencis frapi la genuon de Ŝvejk, dum la unua suprenlevis liajn palpebrojn kaj trarigardis lian pupilon. Poste ambaŭ foriris al tablo kaj interŝanĝis kelke da latinaj terminoj.

”Aŭdu, ĉu vi scias kanti?” demandis unu el ili Ŝvejkon, „ĉu vi povus ion al ni kanti?”

StefKo (Zobraziť profil) 23. júna 2020 10:56:05

Ero 19a

„Sen problemoj, sinjoroj,” respondis Ŝvejk, „mi havas nek voĉon, nek muzikan aŭdosenton, sed mi tion provos, plenumi vian volon, se vi volas amuziĝi.”

Kaj Ŝvejk komencis:

„Knab' juneta, Ia monaĥo,
afliktite kapon tenas.
Jen, du larmoj tre amaraj
en okulojn Iiajn venas.


Plu mi tion ne scipovas,” daŭrigis Ŝvejk, ”se vi deziras, mi kantos al vi:

Mi sentas triston en la koro,
dolorajn ĝemojn brust' elpelas.
En malproksimon mi rigardas,
sopiro mia tien celas.


Kaj ankaŭ tion mi ne scipovas plu,” ĝemis Ŝvejk. „Mi scias ankoraŭ unuan strofon de 'Ho, mia hejm'*, 'General' Windischgrätz**, grupo komandanta ekmilitis frue ĉe l' sun' leviĝanta' kaj ankoraŭ kelke da similaj naciaj kantoj kiel: 'Gardu Dio, Lian moŝton’***, 'Kiam ni la vojdirekton al Jaromjer ŝanĝis' kaj 'Ni salutas vin milfoje...'”****

Ambaŭ sinjoroj kuracistoj interŝangis rigardon, kaj unu el ili donis al Ŝvejk demandon:

“Ĉu oni jam iam esploris vian mensostaton?”

“Dum la soldatservo,” respondis Ŝvejk solene kaj fiere, “sinjoroj soldatkuracistoj ofice deklaris min absoluta idioto.”

”Al mi ŝajnas, ke vi estas simulanto!” alkriis la alia kuracisto Ŝvejkon.

”Sinjoroj,” defendis sin Ŝvejk, “mi ne estas simulanto, mi estas vera idioto, vi povas informiĝi en kancelario de la naŭdekunua regimento en Ĉeske Budejovice au ĉe la komandejo de rezervuloj en Karlin”*****

La pli aĝa kuracisto senespere svingis la manon kaj montrante al Ŝvejk, diris al la flegistoj: ”Al tiu ĉi homo redonu lian veston kaj loku lin en tria klaso en la unua koridoro, poste unu el vi revenu kaj forportu ĉiujn dokumentojn pri li en la kancelarion. Kaj tie diru, ke oni faru tion baldaŭ, por ke ni ne havu lin ĉi tie longe sur nia kolo.”

La kuracistoj ĵetis ankoraŭ unu konsternan rigardon al Ŝvejk, kiu respektoplene regresis al la pordo, ĝentile riverencante. Al la demando de unu el la flegistoj, kial li faras tiajn stultaĵojn, Ŝvejk respondis: “Ĉar mi ne estas vestita, mi estas nuda kaj volas nenion elmontri antaŭ tiuj sinjoroj por ke ili ne opiniu, ke mi estas neĝentila aŭ malĉasta.” Ekde la momento, kiam la flegistoj ricevis ordonon redoni al Ŝvejk lian veston, ili montris pri li jam tute neniun zorgon. lli al li ordonis, ke li sin vestu kaj unu el ili forkondukis lin en la trian klason, kie Ŝvejk havis la okazon fari siajn belajn observojn dum tiuj kelkaj tagoj, antaŭ ol la kancelario pretigis skriban dokumenton pri lia elĵeto. La seniluziigitaj kuracistoj ekspertizis pri li, ke Ŝvejk estas “simulanto de febla intelekto”, kaj ĉar oni ellasis lin antaŭ tagmanĝo, okazis malgranda disputo. Ŝvejk proklamis, ke se oni elĵetas iun el frenezulejo, oni ne rajtas elpeli lin sen tagmanĝo.

La eksceson finis policisto, alvokita fare de la pordisto, kiu forkondukis Ŝvejkon al la polica komisarejo en Salma-strato.
__________________
* komencaj vortoj de ĉeĥa nacia himno
** komandanto de la aŭstra armeo, kiu en la j. 1848 sufokis revolucion en Prago kaj Vieno
*** himno de iama Aŭstri-Hungario
**** religia kanto honore al Maria la Virgulino
***** praga kvartalo

StefKo (Zobraziť profil) 26. júna 2020 19:48:01

Ero 20a

5. ŜVEJK EN LA POLICA KOMISAREJO EN SALMA-STRATO

Post belaj sunoplenaj tagoj en la frenezulejo venis horoj, por Ŝvejk plenaj de persekutado. Polica inspektoro Braun aranĝis scenon de ilia renkontiĝo kun krueleco de romaj solduloj el la epoko de aminda imperiestro Nerono. Senkompate, kiel tiam, kiam oni diris: ”Ĵetu tiun kristanan kanajlon al leonoj," ordonis la inspektoro Braun: "ŝovu lin malantaŭ la kradojn!"

Nek vorteton pli, nek malpli. Nur okuloj de sinjoro polica inspektoro lumis ĉe tio per stranga, perversa volupto.

Ŝvejk riverencis kaj fiere diris: “Mi pretas, sinioroj. Mi opinias, ke kradoj signifas la samon kiel ĉelo, kaj tio ne estas tre malbona.”

”Vi, ne enhejmiĝu ĉi tie tro,” respondis policisto, al kio Ŝvejk rediris: “Mi estas tute modesta kaj danka por ĉio, kion vi por mi faros.”

En la ĉelo sur tabullito sidis meditanta viro. Li sidis apatie kaj sur lia mieno vidiĝis, ke li ne kredis al tio – kiam en la seruro ekknaris ŝlosilo – ke malfermiĝas la pordo al lia libereco.

”Mian komplimenton, via moŝto, diris Ŝvejk, eksidante ĉe li sur la tabullito, “kioma horo propre estas?”

“La tempo ne estas mia reganto,” respondis la meditanta viro.

”Ĉi tie ne estas malbone,” Ŝvejk plu ligis fadenon de la parolo, “tiu ĉi tabullito estas el rabotita ligno.”

La serioza viro ne respondis, leviĝis kaj komencis haste paŝi en malgranda spaco inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li rapidus por ion savi.

Intertempe Ŝvejk kun intereso rigardis surmure skribaĉitajn frazojn. Estis tie surskribo, en kiu nekonata arestito ĵuras al la ĉielo batali kontraŭ la polico pri vivo kaj morto. Ĉi tekstis: “Por tio vi pagos.” Alia arestito skribis: “Surgrimpu mian dorson, kokoj.*” Denove alia simple konfirmis la fakton: “Mi sidis ĉi tie la 5an de junio 1913 kaj oni traktis min bone. Jozefo Mareŝek, komercisto el Vrŝovice**". Kaj estis tie ankaŭ surskribo, ŝokanta per sia profundo: “Mizerikordon, granda Dio...” kaj sub tio: “Kisu al mi la p.”. Sed la litero "p" estis strekita kaj ĉeflanke aldonite per grandaj literoj: “BASKON”. Apude poeta animo skribis versojn:

”Ĉe riveret' mi triste sidas.
La sun' subiras, jam forestas,
montetojn mi rigardas,
vidas l' amatin' mia kie restas.”


La viro kuranta inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li volus venki en maratona kuro, haltis, spirmanka denove sidiĝis sur sian antaŭan lokon, klinis la kapon inter la manplatojn kaj subite ekkriegis: “Ellasu min eksteren!”

”Ne, oni min ne ellasos,” li parolis al si mem, “ne ellasos kaj ne ellasos. Mi estas ĉi tie jam de la sesa horo matene.”

Li ricevis atakon de komunikemo, leviĝis kaj demandis Ŝvejkon:

”Ĉu vi ne havas hazarde ĉe vi zonon, por ke mi tion finu?”

“Per ĝi mi povas al vi servi, kun granda ĝojo,” respondis Ŝvejk, demetante sian zonon, “mi ankoraŭ neniam vidis, kiel homoj en ĉelo pendumas sin per zono.

Nur tio estas ĉagrena,” li daŭrigis, ĉirkaŭrigardante, “ke ĉi tie estas neniu hoko. La fenestra manilo vian pezon ne eltenos. Sed vi povus pendumi vin surgenue ĉe la tabullito, kiel faris tion tiu monaĥo en la abatejo Emauzy”, kiu pendumis sin sur krucifikso pro juna judino. Sinmortigantojn mi tre amas, do ek al la faro kun gusto.”

La nubmiena viro ekrigardis la zonon, kiun Ŝvejk ŝovis al li en la manon, forĵetis ĝin en angulon kaj komencis plori, disŝmirante la larmojn per siaj malpuraj manoj, ĉe kio li elpuŝis el si blekojn: “Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo, Jesuo Maria, mia kompatinda edzino kion oni diros al mi en la oficejo? Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo” ktp. sen fino.
_____________________________
* pragaj policistoj, kiuj portis kaskedojn, ornamitajn per longaj plumoj el kokvostoj
** praga kvartalo
*** Emauzy: benediktana klostro meze de Prago

StefKo (Zobraziť profil) 29. júna 2020 8:08:48

Ero 21a

Fine li tamen nur iom trankviliĝis, iris al la pordo kaj komencis ĝin piedbati kaj pugnobati. Malantaŭ la pordo eksonis paŝoj kaj voĉo: „Kion vi volas?”

„Ellasu min ekstereni” li diris per tia voĉo, kvazaŭ restus al li jam nenio, por kio li vívu. „Kien?” estis la demando de la alia pordoflanko. „En la oficejon,” respondis la malfeliĉa patro, edzo, oficisto, drinkulo kaj malĉastulo.

Eksonis rido, terura rido en silento de la koridoro kaj la paŝoj denove malproksimiĝis.

„Kiel al mi ŝajnas, tiu sinjoro vin malamas, se li tiel al vi ridas,” diris Ŝvejk, dum la senespera viro denove sidiĝis ĉe li. „Policisto, kiu havas koleron, kapablas fari multon, kaj se li havas ankoraŭ pli grandan koleron, li faros kion ajn. Trankvile sidu, se vi ne volas vin pendumi, kaj atendu, kiel la aferoj evoluos. Se vi estas oficisto, edziĝinta kaj havas infanojn, estas tio, mi konsentas, terura. Se mi ne eraras, vi estas ŝajne konvinkita, ke oni vin maldungos el la oficejo.”

“Tion mi ne povas al vi diri,” li ekĝemis, ”ĉar mi mem ne memoras, kiel mi ekscesis, mi scias nur tion, ke de ie oni min elĵetis kaj ke mi volis tien reveni por ekbruligi al mi cigaron. Sed unue komenciĝis tio bele. Nia sekciestro festis sian nomtagon kaj invitis nin en vinejon, poste oni iris en duan, trian, kvaran, kvinan, sesan, sepan, okan, naŭan.”

”Ĉu vi ne deziras, ke mi helpu al vi kalkuli?” demandis Ŝvejk. “Mi havas spertojn, foje nokte mi estis en dudek ok ejoj. Sed honore al mi, nenie mi havis pli ol maksimume tri glasojn da biero.”

”Mallonge,” daŭrigis la malfeliĉa subulo de la sekciestro, kiu tiel grandioze festis sian nomtagon, “trairinte proksimume dekduon da tiuj diversaj lokalaĉoj ni rimarkis, ke nia estro perdiĝis, kvankam ni ligis lin al ŝnuro kaj kondukis kun ni kiel hundeton. Ni do iris denove ĉien lin serĉi kaj poste ni perdiĝis unu de la alia, Ĝis mi fine troviĝis en unu el noktaj kafejoj en Vinohrady*, tre deca ejo, kie mi trinkis ian likvoron rekte el botelo. Kion mi faris poste, tion mi ne memoras, mi scias nur, ke jam ĉi tie en la komisarejo, kiam oni min ĉi tien alkondukis, ambaŭ sinjoroj policistoj raportis, ke mi ebriiĝis, kondutis malĉaste, batregalis ian damon, per poŝotranĉilo distranĉis fremdan ĉapelon, kiun mi deprenis de hoko, dispelis virinan orkestron, antaŭ ĉiuj kulpigis ĉefkelneron, ke tiu ŝtelis de mi dudekkronon, batrompis marmoran platon de la tablo, ĉe kiu mi sidis, kaj intence kraĉis en nigran kafon de nekonata sinjoro ĉe apuda tablo. Pli mi ne faris, mi almenaŭ ne scias rememori, ke mi farus ankoraŭ ion. Kaj kredu al mi, ke mi estas ordema, inteligenta homo, kiu pensas pri nenio alia ol pri sia familio. Kion vi al ĉio tio diras? Mi ja estas neniu ekscesulo.”

”Ĉu vi devis multe peni por batrompi tiun marmoran platon.?” demandis Ŝvejk kun intereso anstataŭ respondo, “aŭ vi rompis ĝin per unu bato?”

“Per unu bato,” respondis la inteligenta sinjoro.

En tia okazo via afero estas perdita,” diris Ŝvejk melankolie. “Oni al vi pruvos, ke vi preparis vin por tio per diligenta ekzercado. Kaj la kafo de tiu nekonata sinjoro, en kiun vi kraĉis, ĉu ĝi estis sen rumo aŭ kun rumo?”

Kaj ne atendante la respondon, li klarigis:

”Se ĝi estis kun rumo, estos tio pli malbona, ĉar tia kafo kostas pli. Antau tribunalo oni ĉion kalkulas, kombinas, por ke el tio rezultu minimume krimo.”
______________________
* praga kvartalo

StefKo (Zobraziť profil) 2. júla 2020 8:28:33

Ero 22a

”Antaŭ tribunalo...” senkuraĝe ekflustris la konscienca familiestro, kaj klininte la kapon, li falis en malagrablan staton, kiam la homon voras rimorsoj.*

”Kaj ĉu oni hejme scias, ke vi estas malliberigita?” demandis Ŝvejk, “aŭ ĉu oni atendos, kiam tio estos en la gazetaro?”

”Ĉu vi opinias, ke tio estos en la gazetaro?” naive demandis la viktimo de nomtago, kiun festis lia superulo.

”Tio estas pli ol certa,” sonis la rekta respondo, ĉar Ŝvejk neniam kutimis kaŝi ion antaŭ iu alia. “Tio ĉi pri vi ege plaĉos al ĉiuj gazetlegantoj. Ankaŭ mi ŝatas legi la rubrikon pri ebriuloj kaj iliaj ekscesoj. Antaŭnelonge en 'Ĉe la kaliko' iu gasto faris nenion alian ol tion, ke li mem frakasis al si la kapon per glaso. Li jetis ĝin supren kaj starigis sin sub ĝin. Oni lin forveturigis kaj jam matene ni pri tio legis. Aŭ foje en 'Bendlovka' mi donis vangobaton al sepultisto kaj tiu ĝin al mi redonis. Oni arestis nin ambaŭ, por ke ni repaciĝu, kaj tuj tio aperis en posttagmeza jurnalo. Aŭ, kiam tiu sinjoro konsilisto en la kafejo 'Ĉe la kadavro' frakasis du subtasojn, ĉu vi opinias, ke oni lin indulgis? Ankaŭ lia nomo estis tuj la sekvantan tagon en la gazetaro. El la arestejo vi povas sendi nur korekton al la ĵurnaloj, ke la sciigo publikigita pri vi vin ne koncernas kaj ke kun tiu samnoma sinjoro vi estas nek parenca, nek identa, kaj hejmen skribi leteron, ke oni eltondu kaj konservu tiun vian korekton, por ke vi povu tion al vi tralegi, kiam vi sidpasigos la punon.

Ĉu ne estas al vi malvarme?” demandis Ŝvejk, plena de kunsento, rimarkinte, ke la inteligenta sinjoro tremas, “nun jare ni havas iel tro malvarman somerfinon.”

”Mi estas ruinigita” eklamentis la kunulo de Ŝvejk, “mia avanco estas for.”

”Gi estas” jesis Ŝvejk kompleze, “se oni ne redungos vin denove en la oficejon, post kiam vi sidpasigos la punon, mi ne scias, ĉu vi trovos baldaŭ alian postenon, ĉar ĉiu , eĉ se vi volus labori ĉe bestotombisto, postulos de vi ateston pri senpuneco. Jes, tia momento da volupto, kiun vi al vi permesis, ne valoras la sekvojn. Kaj ĉu via edzino kun infanoj havas vivrimedojn por la tempo, dum kiu vi sidos en malliberejo? Aŭ ŝi devos iri almozi kaj al la infanoj instrui diversajn malvirtojn?”

Oni aŭdis plorĝemojn:

„Miaj kompatinaj infanetoj, mia kompatinda edzino!” La senkonscienca pentulo leviĝis kaj komencis paroli pri siaj infanetoj: li havas da ili kvin, la plej maljuna aĝas dekdu jarojn kaj estas ĉe skoltoj. Li trinkas nur akvon kaj povas servi kiel ekzemplo por sia patro, kiu faris tion ĉi la unuan fojon en sia vivo.

”Ĉe skoltoj,” ekkriis Ŝvejk, “pri tiuj mi aŭdas kun ĝojo. Foje en Mydlovary ĉe Zliv, distrikto Hluboka, prefektejo Ĉeske Budjejovice, ĝuste kiam ni de la naŭdekunua regimento havis tie ekzercadon, kampistoj el la ĉirkaŭaĵo aranĝis tie ĉason kontraŭ skoltoj en komunuma arbaro, kiun tiuj grandnombre okupis. Ili kaptis tri skoltojn. La plej eta el ili plorĝemis, jelpis kaj lamentis, kiam oni lin ligis, ke ni, harditaj soldatoj, ne povis tion rigardi kaj prefere foriris flanken. Dum la ligado tiuj tri skoltoj mordvundis ok kampistojn. Poste ĉe la vilaĝestro post turmenta pridemandado helpe de kanbastono ili konfesis, ke en la ĉirkaŭaĵo ne estas eĉ unu herbejo, kiun ili ne detruis, varmigante sin en la suno, plue, ke tiu sekala kampo forbrulis ĝuste antaŭ la rikolto ĉe Raĵice tute hazarde, kiam sur la kampo ili rostis al si kapreolon, al kiu ili alŝteliĝis kun tranĉiloj en komunuma arbaro. En ilia arbara kuŝejo oni trovis pli ol kvindek kilogramojn da ĉirkaŭronĝitaj ostoj de kortbirdaro kaj arbaraj bestoj, gigantan kvanton da ĉerizkernoj, multe da stumpoj de nematuraj pomoj kaj aliajn bongustaĵojn.”
___________________________________
* Kelkaj verkistoj uzas la esprimon: “la homon ronĝas rimorsoj” Tiun esprimon mi ne trovas plene trafa. Ankaŭ tigro la homon voras kaj ne ronĝas.

StefKo (Zobraziť profil) 4. júla 2020 19:34:38

Ero 23a

Sed la kompatindan patron de skolto ne eblis trankviligi.

”Kion mi tion faris?” li lamentis, “mi havas la reputacion ruinigita.”

”Vi havas,” diris Ŝvejk kun sia denaska sincero, “post tio, kio okazis, vi havas la reputacion ruinigita por la tuta vivo, ĉar kiam viaj konatoj legos tion en la gazetaro, ili al tio ankoraŭ ion aldonos. Tion oni faras tiel ĉiam, sed ne perdu pro tio la kapon. En la mondo vivas almenaŭ dekoble pli da homoj kun ruinigita kaj makulita reputacio ol da tiuj ceteraj. Tio estas nura kaj sensignifa bagatelo.”

Sur la koridoro eksonis firmaj paŝoj, en la seruro ekbruis ŝlosilo, la pordo malfermiĝis kaj policisto vokis la nomon Ŝvejk.

”Pardonu,” diris Ŝvejk kavalirece, “mi estas ĉi tie nur ekde la dekdua horo tagmeze, sed tiu ĉi sinjoro sidas ĉi tie jam de la sesa matene. Mi ne rapidas tiel tre.”

Anstataŭ respondo forta policista mano eltiris Ŝvejkon en la koridoron kaj senvorte kondukis lin tra ŝtuparo en unuan etaĝon. En la dua ĉambro sidis ĉetable polica komisaro, dika sinjoro de bonkora mieno, kiu diris al Ŝvejk:

”Ĉu vi estas do tiu Ŝvejk? Kaj kiel vi ĉi tie troviĝis?”

”Per treege simpla maniero,” respondis Ŝvejk, “mi venis ĉi tien en akompano de sinjoro policisto, ĉar mi ne volis toleri, ke oni eljetu min el frenezulejo sen tagmanĝo. Tio impresas, kvazaŭ oni konsiderus min kiel forlasitan stratulinon.”

”Aŭdu, Ŝvejk,” diris sinjoro komisaro afable, “kial ni, ĉi tie en Salma-strato, turmentu nin per vi? Ĉu ne estos pli bone, se ni sendos vin al la polica direkcio?”

”Vi regas, kiel oni diras, la situacion,” respondis Ŝvejk kontente; “iri nun antaŭvespere al la polica direkcio, tio estas tute agrabla mallonga promeno.”

”Mi ĝojas, ke ni akordiĝis,” diris la polica komisaro gaje, “ ĉu ne estas pli bone interkonsenti? Cu mi pravas, Ŝvejk?”

”Ankaŭ mi tre volonte kun ĉiu konsiliĝas,” respondis Ŝvejk, “kredu al mi, sinjoro komisaro, mi neniam forgesos vian bonkorecon.”

Ĝentile riverencinte, li foriris kun policisto suben en la gardistejon kaj jam post kvaronhoro oni vidis Ŝvejkon sur angulo de Jeĉna-strato kaj Karolo-placo en akompano de alia policisto, kiu havis subbrake ampleksan libron kun germana surskribo: "La libro pri arestitoj".

Sur angulo de Spalena-strato Ŝvejk kun sia akompananto renkontis aron da homoj, kiuj premis sin antaŭ pendigita afiŝo.

”Tio estas manifesto de sinjoro imperiestro pri militdeklaro,” diris la policisto al Ŝvejk.

”Mi tion antaŭdiris,” respondis Ŝvejk, ”sed en la frenezulejo oni scias pri tio ankoraŭ nenion, kvankam tie oni povus havi la informon rekte el la fonto.”

”Kion vi aludas?” demandis la policisto Ŝvejkon.

"Ke tie estas izolitaj multaj sinjoroj oficiroj,” klarigis Ŝvejk, kaj kiam ili venis al alia grupo, premanta sin antaŭ la manifesto, li ekkriis:

”Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!”

Iu el la 'entuziasma' popolamaso surpremis al li la ĉapelon sur la orelojn kaj tiel ĉe homamasigo la brava soldato Ŝvejk denove enpaŝis la pordegon de la polica direkcio.

”En tiu ĉi milito ni venkos tute certe, mi ripetas tion ankoraŭfoje, sinjoroj,” per tiuj ĉi vortoj Ŝvejk adiaŭis la homamason, kiu lin akompanis.

Kaj ie en foraj malproksimoj de historio ŝvebis al Eŭropo la fakto, ke la morgaŭo detruos ankaŭ planojn de la nuntempo.

StefKo (Zobraziť profil) 8. júla 2020 7:22:04

Ero 24a

6. DENOVE HEJME, TRAROMPINTE LA MAGIAN RONDON

Tra konstruaĵo de la polica direkcio blovis la spirito de fremda aŭtoritato, sondanta, kiom da entuziasmo havas la loĝantaro por la milito. Krom kelke da esceptoj, homoj, kiuj ne forgesis, ke ili estas filoj de la nacio verŝonta sian sangon pro interesoj por ĝi fremdaj, la polica direkcio prezentis la plej belan grupon da burokrataj preduloj, kiuj havis komprenon nur por malliberejo kaj pendumilo, por defendi la ekziston de torditaj paragrafoj.

Ĉe tio ili traktis siajn viktimojn kun sarkasma afablo, antaŭe pripensante ĉiun vorton.

“Mi tre bedaŭras, ke vi denove falis en niajn manojn,” diris unu el tiuj nigreflave striitaj preduloj”*, kiam oni alkondukis al li Ŝvejkon. “Ni opiniis, ke vi bonmoriĝos, sed ni seniluziiĝis.”

Ŝvejk senvorte kapjesis kaj mienis tiel senkulpe, ke la nigreflava predulo demande lin ekrigardis kaj emfazis:

”Ne mienu tiel idiote.”

Sed li tuj transiris al afabla tono kaj daŭrigis:

”Por ni estas certe tre neagrable teni vin en arestejo kaj mi povas vin certigi, ke laŭ mia opinio via kulpo ne estas tro granda, ĉar ĉe via febla inteligenteco ne ekzistas dubo, ke iu vin persvadis. Diru al mi, sinjoro Ŝvejk, kiu propre persvadas vin fari tiajn stultaĵojn?”

Ŝvejk ektusis kaj proklamis:

”Mi, bonvolu pardoni, scias pri neniuj stultaĵoj.”

”Kaj ĉu tio ne estas stultaĵo, sinjoro Ŝvejk,” diris false patreca tono, „kiam laŭ la raporto de policisto, kiu vin ĉi tien alkondukis, vi kaŭzis svarmon de homoj antaŭ la milita manifesto afiŝita sur stratangulo, kaj kiam vi incitis la popolon per ekkrioj: 'Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!'?"

”Mi ne povis maldiligenti,” proklamis Ŝvejk, fiksante siajn bonulajn okulojn sur la rigardo de la inkvizitoro, „mi ekscitigis, vidante, ke ĉiuj legas tiun manifeston pri la milito kaj montras nenian ĝojon. Nenia vivuado, nenia hura, tute nenio, sinjoro konsilisto. Kvazaŭ tio ilin tute ne tuŝus. Kaj tiam mi, hardita soldato de la naŭdekunua regimento, ne povis tion rigardi, tiel mi ekkriis tiujn frazojn kaj mi opinias, ke vi, se vi estus sur mia loko, farus tion same kiel mi. Se eksplodis la milito, oni devas en ĝi venki kaj devas vivui al sinjoro imperiestro, tion neniu elpelos el mia kapo.”

Superita kaj humiligita, la nigreflava predulo ne eltenis la rigardon de senpeka ŝafido Ŝvejk, klinis la okulojn al oficaj aktoj kaj diris:
”Mi plene aprobus vian entuziasmon, sed se ĝi evidentiĝus ĉe aliaj cirkonstancoj. Sed vi mem bone scias, ke kondukis vin policisto, tiel ke tia patriota manifestiĝo povis kaj devis efiki sur la publikon pli ironie ol serioze.”

”Se iun kondukas policisto,” respondis Ŝvejk, “estas tio malfacila momento en la homa vivo. Sed se la homo eĉ en tia malfacila momento ne forgesas, kion necesas fari, se estas milito, mi opinias, ke tia homo ne estas tre malbona.”

La nigreflava predulo ekgrumblis kaj ankoraŭfoje ekrigardis en la okulojn de Ŝvejk. Ŝvejk respondis per senkulpa, mola, modesta kaj karesa varmo de siaj okuloj. Momenton tiuj du fikse rigardis unu la alian.

“Diablo vin prenu, Ŝvejk,” diris fine la ofica buŝo, “se oni venigos vin ĉi tien ankoraŭfoje, mi demandos vin pri nenio kaj vi marŝos rekte antaŭ la militan tribunalon en Hradĉany**. Ĉu vi komprenis?”

Kaj antaŭ ol li tion ekkonsciis, Ŝvejk alpaŝis al li, kisis lian manon kaj diris:

”Dio rekompencu vin por ĉio, se vi iam bezonus pursangan hundeton, bonvolu vin turni al mi. Mi havas komercejon per hundoj.”
Kaj tiel Ŝvejk denove estis libera kaj survoje hejmen.
_________________________
* nigra kaj flava estis oficialaj ŝtataj koloroj de Aŭstri-Hungario
** praga kvartalo

Nahor