Al la enhavo

Helpu traduki francan filmon

de Junesun, 2007-decembro-17

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Junesun (Montri la profilon) 2007-decembro-17 15:02:27

"L'homme qui plantait des arbres" estas tre inspiriga mallonga filmo pri la ebleco de ni ĉiuj ŝanĝi la mondon. Speciale la bildoj de la filmo estas sen-egalaj. Mi ŝatus traduki tiun ĉi filmon al Esperanto kaj ankaŭ al aliaj lingvoj se eblas, por povi plivastigi ĝin. Bonvolu helpi!

La filmo troviĝas ĉe http://www.dotsub.com/films/lhommequi . Ĉiuj estas bonvenaj kontribui al la traduko, eĉ se vi nur kontribuas unu frazon. Por traduki, registriĝu ĉe dotsub.com senpage, ensalutu kaj iru al la filmpaĝo, tie vi nun trovas sur la ekstrem-dekstra flanko la tradukmenuon.

Dankegon!

Judith

Rao (Montri la profilon) 2007-decembro-17 16:02:40

Saluton sal.gif Mi nun kunlaboras pri ĝi. Ĉi tio estos bona ekzerco pri la franca. ridulo.gif Ĝis!

Reen al la supro