Al la enhavo

La angla kiel "nullius lingua" en globa hegemonio

de robbkvasnak, 2014-oktobro-19

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-oktobro-19 21:13:13

Jen artikolo pri la angla kiel hegemonia lingvo kaj kiel oni misuzas la esprimon "lingua franca" dum ĝi fakte estas "lingua nullius" (nenies lingvo). Bedaŭrinde la artikolo estas en la angla (brita). Mi ŝatus havi tradukon esperanten. Eble mi iam trovos tempon por traduki ĝin. Estas vere bona argumento por la pripenso de Esperanto por anstataŭi la anglan en internaciaj komunikaĵoj. La aŭtoro estas dano.
English, the lingua nullius of global hegemony
Robert Phillipson
Mi bedaŭrinde perdis la ligilon malgajo.gif Eble iu povus helpi min kun tio (mi ne estas tre interret-sperta)

bartlett22183 (Montri la profilon) 2014-oktobro-19 23:18:53

Eble, Global Hegemony, kvankam laŭŝajne oni devas aboni por elŝuti la dokumenton.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-19 23:25:23

Globala hegemonio ne okazos ĉar tion ni ne permesos. Ne sufiĉas inundi la mondon per artikoloj pri hegemonio por ke tiu hegemonio efektiviĝu... Tio estas nura propagando de kiuj, kies projekto pri hegemonio jam fiaskis...

Kiu ne komprenas la mondon, pro kruda, manikea, idioteca mondkoncepto, tiu neniam atingos mondan hegemonion...

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-oktobro-20 06:34:19

Kopiu la jenan ligil-ĉenon kaj enmetu ĝin kiel adreson en via retumilo:

http://www.researchgate.net/profile/Robert_Phillip...

(Bedaŭrinde estas .docx-dosiero)

Oijos (Montri la profilon) 2014-oktobro-20 22:35:57

Ĉu ĉi tiu

http://www.google.fi/url?sa=t&rct=j&q=&...

???

Se jes, malbona estas. Mi ĵetis rigardeton.

REDAKTO: ial ligilo fuŝiĝis, sed serĉu per Google English, the lingua nullius of global hegemony kaj klaku la duan trafaĵon.

maratonisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 15:27:45

Kiom da procentoj de komunaj vortoj havas la angla kaj Esperanto?
Devas esti multaj ĉar ambaŭ lingvoj transprenis multajn vortojn el Latino.
Krome, Esperanto transprenis iom da anglaj vortoj kiel jes, rivero, drinki (kun iom alia signifo) ktp.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 18:27:17

Ankaŭ la germana enhavas multajn samajn vortojn kiel en la angla sed tial la germana ne estas angla lingvo. Ambaŭ devenas de ĝermana fonto kaj la angla jam adoptis multajn germanajn vortojn (gestalt, angst, sauerkraut, weltanschauung, kindergarten, doppelgänger, autobahn, ktp) kaj male la germana adoptis anglajn vortojn. Estas interesa fakto sed tute ne ŝanĝas la karakteron de la lingvo. La karaktero de lingvo troviĝas en la uzado de la lingvo kiel unuo kaj rilate al la fontkulturo de la lingvo - tie estas la kerno de granda disputo. Aparte anglalingvaj lingvistoj ne volas akcepti tiun rilaton de la lingvo kun kulturo kaj tio estas la kerno de ĉi-tiu eseo pri "lingua nullius". Jam kelkaj profesoroj eĉ ne volas paroli kun mi ĉar mi ne akceptas la anglan kiel "lingua franca" - kiel opinias la aŭtoro de tiu artikolo.

vincas (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 19:34:05

Interesa artikolo. Mi nepre tralegos ĝin.

Dankon.

vincas (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 19:39:51

ĉevino:Globala hegemonio ne okazos ĉar tion ni ne permesos. Ne sufiĉas inundi la mondon per artikoloj pri hegemonio por ke tiu hegemonio efektiviĝu... Tio estas nura propagando de kiuj, kies projekto pri hegemonio jam fiaskis...

Kiu ne komprenas la mondon, pro kruda, manikea, idioteca mondkoncepto, tiu neniam atingos mondan hegemonion...
Tio jam okazis. Kaj kio estas 'ni'?

vincas (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 19:44:52

maratonisto:Kiom da procentoj de komunaj vortoj havas la angla kaj Esperanto?
Devas esti multaj ĉar ambaŭ lingvoj transprenis multajn vortojn el Latino.
Krome, Esperanto transprenis iom da anglaj vortoj kiel jes, rivero, drinki (kun iom alia signifo) ktp.
Eble estas tre bone ke Esperanto transprenis multe da anglaj vortoj, ĉar Esperanto por tio povas esti bona enkonduko en lernadon de la angla.

Reen al la supro