Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-08 23:53:48

Kanto de Juneco 209
青春之歌
En mal-longa tempo de unu tago,
在短短的 一天时间里,
ŝi jam lin prenis por ideala heroo.
她 已经 把他看作 理想的 英雄人物了。
Ĉe la vesperiĝo de la sekvanta tago,
在第二天 傍晚,
ili re-vidis sin sur la strando.
他们 又在海滩上 相见了。
La luno el-ŝoviĝis sur la ĉielon,
月亮 在天空上 出来了,
dum ili ankoraŭ estis promenantaj.
期间 他们 还沿着海滩 散着步。
La brizo milde karesis.
温和的海风 轻轻吹拂着,
Sur la ĉielo flosis pecoj da nigraj nuboj.
在天际 浮游着片片乌云 。
Lin Daojing kaj Yu Yongze, lacaj pro la promenado,
林道静和余永泽 散步走累了,
ek-sidis kune sur rokon.
两个人 就一同 坐在岩石上。
Finiĝis la ducent naŭa
第209段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-09 23:34:23

Montara Vilaĝo 735
山 村
La dancantaj torĉoj dividiĝis en du sekciojn,
那些跳跃着的 火把 分成了两路,
kiuj en du vicoj sekvis sian vojon
沿着 两条线 蜿蜒地 前进,
kaj mal-aperis en kontraŭajn direktojn tra la mal-lumo
向相反的方向 在黑暗中 消失了,
kvazaŭ du fajr-serpentoj en sombrajn kavernojn.
象两条火蛇 钻进阴湿的洞里 不见了一样。
Sed la antikva urbeto dis-radiis super si aŭreolon de fajro,
但是 那个古老的市镇 却向它的上空 放射出一道火光,
kiu bruligis la ne-videblan ĉielon.
燃烧着 那看不见的天空。
"La urbeto estas kaptita," Onklo Pan murmuris.
“镇里 给占领了,” 潘大叔 低声说。
"Ĉu vi certas?" estis la dubema demando de mia patrino.
“你 有把握吗?” 我的母亲 发出一个怀疑的 问号。
Al tio neniu respondo eblis,
这个问话 没有人能 回答,
samkiel neniu klarigo eblis pri la aŭreolo en la ĉielo.
因为 天空中的 那一团火光 无法解释。
Finiĝis la sepcent tridek kvina
第735段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-10 00:03:00

Kanto de Juneco 210
青春之歌
Yu Yongze de-nove parolis multe pri la literaturo kaj arto.
余永泽 又说起 许多 有关文学艺术方面的话。
Sed dum la rakontado li forgesis sian temon
但是,说着说着,他 竟 忘了 自己的 话题
kaj fikse rigardis al Daojing, kvazaŭ li ne estus parolanta.
对道静 凝视起来,好像 他 根本 不是在谈话。
Lin Daojing, absorbita en la aŭskultado,
林道静 正听得 入神,
subite rimarkis, ke li silentas, kaj,
突然 注意到 他 静下来,于是,
vidante lian fiksan rigardon, ŝi honteme klinis sian kapon..
看到 他那凝视 自己的神情,她 不好意思地 低下头来……
"Lin, ĉu vi memoras poemojn de Heine?"
“林,你 记得海涅的 诗么?”
Trovinte ke li de-flankiĝis de sia parolo,
他 发觉自己说得 走了板,
Yu Yongze rapide prezentis temon por kaŝi sian embarason.
余永泽 就赶快 找个题目 来掩饰 自己的 窘态,
Finiĝis la ducent deka
第210段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-10 23:28:25

Montara Vilaĝo 736
山 村
Ni palptrovis nian vojon mal-supren de la tegmento
我们小心翼翼地从屋顶上爬下来,
kaj en-venis denove la salonon.
又回到 我们的 堂屋。
"Nu, nova dinastio?" mia patrino diris hezite.
“嗯,一个新的朝代?” 我母亲 犹疑地说。
Sed ŝiaj okuloj dis-radiis seriozan rigardon,
但是,她 那向前凝视的目光 是严肃的,
duone alarmitan kaj duone melankolian.
一半带有恐惧,一半充满了抑郁的神色。
Onklo Pan nur frotis sian kalvan verton.
潘大叔 只是揉着 他那秃了顶的 脑袋。
Post momenta silento li murmuris,
沉寂了 片刻以后。他低声说:
"Ĉiu-okaze mi jam ne kapablas re-kreskigi har-plektaĵon.
“不论怎样,我 现在再也没有 办法 蓄一条辫子了。
La homoj devos forgesi pri mi, ĉiu-okaze."
人们 反正 得把我 忘掉。”
Finiĝis la sepcent tridek sesa
第736段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-10 23:56:06

Kanto de Juneco 211
青春之歌
"La poemojn de tiu ĉi granda germana poeto
“这位 德国伟大诗人的 诗,
mi speciale ŝatis,
我 就特别地 喜欢,
kiam mi studis en mez-lernejo,
当我 在中学的时候
kaj multajn el ili mi legis parkere,
而且 背过不少 他的诗
precipe liajn versojn pri la maro."
特别 是 他写海的 诗。”
"Ĉu vi ankoraŭ povas ilin re-citi?"
“你 现在 还能背么?
Daojing aŭdis sian murmuran voĉon kvazaŭ el sonĝo.
道静 好像做梦一样 听见了 自己恍惚的 声音。
Yu Yongze kap-jesis kaj, plena de entuzisasmo,
余永泽 点点头,充满着 热情,
komencis mal-laŭtan re-citadon:
开始了 低低的 朗诵:
Finiĝis la ducent dek unua
第211段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-12 00:21:12

Montara Vilaĝo 737
山 村
"Ni esperu, ke la homoj forgesos nin," eĥis mia patrino.
"我们 希望,人们 忘记 我们," 我的母亲 附和着说。
Kaj mankis al ili pluaj vortoj.
他们 再也没有 什么话可说了。
La silento iĝis morna kaj timiga. Ni en-litiĝis.
沉默 变得 可怕和吓人。我们 上床去睡了。
La postan tagon Onklo Pan estis la unua vekito en la vilaĝo.
第二天 潘大叔 是全村第一个 被惊醒的人。
Aŭdiĝis hastaj kaj pezaj frapoj sur nia pordo kaj la ripetata krio,
有人 在我们的门上 急促地、沉重地敲击,不停在喊:
"Onklo Pan! Onklo Pan! Malfermu la pordon!"
“潘大叔!潘大叔!开门!”
Ŝajnis, ke Onklo Pan fariĝis speco de gravulo en la vilaĝo,
看来,潘大叔 成为了 村里 某种具有重要性的人物了。
kiun oni devis ĝeni pro ia urĝa afero tiel fruahore.
居然 有人 在这样的清晨 就因急事来找他。
Mi salte stariĝis kaj kuretis el la ĉambro kaj aliĝis al li.
我 跳下床来,飞快地 跑出房来,和他在一起。
Finiĝis la sepcent tridek sepa
第737段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-12 01:03:41

Kanto de Juneco 212
青春之歌
Vespero vualon dis-faldas, Sovaĝas la tajdo de l' maro.
暮色 朦胧地 走近,海潮 变得 更狂暴,
Sidante sur bordo rigardas Mi dancojn de l' blanka ondaro.
我坐在 岸旁 观看着 波浪的雪白的 舞蹈。
Kun koro ŝvelanta mar-vaste, Je vi mi hejm-veas je draste.
我的心 像大海一样 膨胀,一种深沉的 乡愁 使我想望你,
Ho, via figuro gracia Ĉirkaŭe kun mi apud-estas.
啊,你美好的 肖像 到处 萦绕着我,
Ĝi vokas al nomo la mia, Ĉi tie kaj tie ĝi restas.
它 到处呼唤着 我的名字, 它 无处不在,
En muĝoj de l' maro, en vento, En mia kor-prema lamento.
在海的呼啸里,在风声里、在我的胸怀的 叹息里。
Mi skribas per kan' delikata Sur sablo: "Vi, Agnes, amata!"
我 用轻细的芦管写 在沙滩上:“阿格纳思,我爱你!”
Finiĝis la ducent dek dua
第212段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-12 23:55:02

Montara Vilaĝo 738
山 村
Li hezitis malfermi la pordon,
他 犹豫着 开门,
mal-antaŭ kiu li restis staranta,
他 站在 门后,
fingrumante sian kalvan verton.
不停地搔着 自己的 光秃脑袋。
Li pensis ion pri har-plektaĵoj.
他 想起了 有关辫子的事情。
Mi ŝovis la riglilon kaj la pordo abrupte mal-fermiĝis.
我 拉开 门闩,门 突然 被推开了。
Sur la sojlo staris hom-amaseto.
门口 站着 一小群人。
Onklo Pan estis konsternita;
潘大叔 后退了一步,
liaj revemaj okuloj palpebrumis
眨着他 那对还没有 太睡醒的眼睛,
kaj lia mano ankoraŭ fingrumis lian sen-haran kranion.
他的手 也仍在挠 他那没有头发的 头皮。
Finiĝis la sepcent tridek oka
第738段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-13 00:31:42

Kanto de Juneco 213
青春之歌
Yu Yongze ne povis re-citi plu.
余永泽 背不下去了,
Ŝajnis, ke li ne estas re-citanta alies poemon,
仿佛,他 不是 在念别人的诗,
sed mal-laŭte rakontanta sian propran am-senton.
而是 在低低地 倾诉着 自己的 爱思。
Aŭdinte tiujn versojn, Daojing honteme
听到 这里,道静 害羞了
de-turnis sian kaplon de liaj ardantaj okuloj.
转头 又看见 他那双燃烧似的 热情的眼睛,
Ŝi sentis ne-klaran feliĉon kaj ĝojon,
她 感觉 隐隐的 幸福和欢乐,
kiuj momente forgesigis al ŝi ĉiujn danĝerojn kaj suferojn
这些 使 道静 暂时 忘掉了 一切危难和痛苦
kaj dronigis ŝin en misteran imagon.
使自己 沉醉 在一种神妙的想象。
Kiam ili, banataj de la lun-briloj,
当她和余永泽 披着 月光的 沐浴,
mal-rapide re-promenis al la vilaĝo laŭ-longe de la mar-bordo,
沿着长长的 海边 慢慢地 走回村庄
Finiĝis la ducent dek tria
第213段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2020-februaro-13 23:41:39

Montara Vilaĝo 739
山 村
La vidaĵo estis neatendita kaj miriga.
面前的景象 是 他所没有能料到的,
Ĝi estis Maŭmaŭ en uniformo de la Ordkonserva Korpuso
也使他惊奇:穿着保安队制服的 毛毛,
kaj ŝnurligita kiel kaptito, kun vizaĝo tre gratita kaj ankoraŭ sanganta.
被绳捆着 象个囚犯一样,面孔 被抓破了,仍在 流着血。
Kelkaj sovaĝaspektaj kamparanoj apud-staris.
有几个粗里粗气的 庄稼汉 站在他的旁边。
Ili havis sur la brako ruĝajn insignojn sur-skribitajn
他们的 胳膊上 戴着红臂章,
per tri krudaj ideogramoj: Kamparana Volontula Brigado.
上面歪歪斜斜地 写了五个字:“农民 赤卫队”。
Ili ne estis ĉi-lokaj homoj, ĉar ili parolis per forta akcento.
他们 不是本地人,因为 他们讲话时 声音很沉浊。
"Ĉu ili estas la sen-teraj rifuĝintoj el la grandaj montoj?"
“难道 他们 是 深山里来的 那些没有土地的灾民吗?”
mi demandis min mem.
我 对我自己 提出这个问题。
Finiĝis la sepcent tridek naŭa
第739段 结束

Reen al la supro