去目錄頁

Amuza enigmo por senigi vin de dormo

Miland, 2008年6月15日

讯息: 16

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年6月15日下午9:26:03

Ne provu ĉi tiun enigmon se aŭ vi vidis ĝin antaŭe aliloke, aŭ vi devas ellitiĝi iom frue morgaŭ..

En kompanio okupanta altan konstruaĵon, la juristo de la kompanio havas oficejon en la 20-a etaĝo. Tamen li ĉiam eliras la lifton ĉe la 18-a etaĝo kaj piediras la ŝtuparon ĝis la 20-a. Kial? Li ĉe-estas gimnastikejon kaj ne bezonas la ekzercon.

NORDULINO (显示个人资料) 2008年6月15日下午10:00:28

Ĉu eble la lifto nur iras al la 18a etaĝo?
Bonan nokton!

Miland (显示个人资料) 2008年6月15日下午10:26:53

NORDULINO:Ĉu eble la lifto nur iras al la 18a etaĝo?
Bonan nokton!
Ne, tio ne estas la kialo. Bonan nokton!

RiotNrrd (显示个人资料) 2008年6月16日上午12:28:50

La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas - li estas malaltulo. Li ne povas atingi la butonon por la 20a etaĝo. La plejalta butono kiun li povas atingi estas la 18a.

Filu (显示个人资料) 2008年6月16日上午12:41:07

RiotNrrd:La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas. Li ne povas atingi la butonon por la 20a etaĝo. La plejalta butono kiun li povas atingi estas la 18a.
Ni ne forgesu, ke li ja estas bonsana kaj "ne bezonas la ekzercon". Ĉu li ne povus salti por la butonon atingi, se temus nur pri malgrandeco lia???

Aŭ eĉ nur uzi stangeton aŭ alia ilo simila por pligrandigi sian brakon?

RiotNrrd (显示个人资料) 2008年6月16日上午12:44:07

Filu:Ni ne forgesu, ke li ja estas bonsana kaj "ne bezonas la ekzercon". Ĉu li ne povus salti por la butonon atingi, se temus nur pri malgrandeco lia???

Aŭ eĉ nur uzi stangeton aŭ alia ilo simila por pligrandigi sian brakon?
Eble li faras, kaj ankoraŭ povas atingi nur la 18an etaĝan butonon.

NORDULINO (显示个人资料) 2008年6月16日上午7:08:38

En la 19a etaĝo laboras belulino, kiun li esperas hazarde renkonti en la ŝtuparo.

Miland (显示个人资料) 2008年6月16日上午7:20:47

RiotNrrd:La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas ...
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

tucarj (显示个人资料) 2008年6月16日上午11:40:59

hehehe..... mi konas alia versio de tiu historio

Filu (显示个人资料) 2008年6月16日下午12:54:38

NORDULINO:En la 19a etaĝo laboras belulino, kiun li esperas hazarde renkonti en la ŝtuparo.
Mi multe preferas vian eksplikon kaj super la enigmestron iras mi... Al vi donas mi DU verdajn stelojn:

* *

回到上端