Messages: 8
Language: Esperanto
Oŝo-Jabe (User's profile) July 18, 2009, 3:24:23 PM
Pri tio, kion vi pensas?
super-griek (User's profile) July 18, 2009, 4:47:24 PM
Mi kredas ke oni nepre ne provu ŝanĝi la vortojn, tio ne havus sencon.
Oŝo-Jabe (User's profile) July 18, 2009, 10:42:20 PM
Sxak (User's profile) July 19, 2009, 4:25:53 AM
E orienta (eosta)
kaj
U okcidenta (uesta)
Oŝo-Jabe (User's profile) July 19, 2009, 7:13:17 AM
Ŝak:EN PIV estas uzataj mallongigoj de sinonimoj:Tamen, la vortoj eosta kaj uesta tute ne estas bezonitaj. Mi pesas ke se oni nepre bezonas unuliterajn mallongigojn, oni uzu oKcidento kaj oRiento.
E orienta (eosta)
kaj
U okcidenta (uesta)
Sxak (User's profile) July 19, 2009, 7:31:46 AM
Oŝo-Jabe:Ekzistas ankaŭ la paktiko uzi Ok kaj Or (serĉu en la reto OkSEJT kaj OrSEJT, mi pigras serĉi mem )
Tamen, la vortoj eosta kaj uesta tute ne estas bezonitaj. Mi pesas ke se oni nepre bezonas unuliterajn mallongigojn, oni uzu oKcidento kaj oRiento.
super-griek (User's profile) July 20, 2009, 7:26:38 AM
Or kaj Ok estas bonaj, sed la ĉefkialo de uesto kaj eosto estas unulitera mallongigo por ĉiu direkto (N-S-U-E). Unuliteraj mallongingoj estas pli bonaj ol duliteraj mallongigoj (No-Su-Or-Ok), se oni volas mallongigi la interkompasdirektojn (nordokcidento, nordoriento, sudokcidento, sudoriento)Sed se oni uzas Ok kaj Or, kial oni tiam uzu ankaŭ No kaj Su anstataŭ N kaj S? Mi proponus N Or S Ok kiel mallongigojn. Do NOk, kaj ne NoOk.
Mi hazarde trovis alian "solvon" en parto de Fundamenta Krestomatio titolita La sunhorloĝo en Dijon :
"Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo) kaj EO (oriento-okcidento) sin kruciĝantaj rektangule en I."*
Ligilo
*Grasigoj estas miaj
russ (User's profile) August 4, 2009, 6:32:58 AM