본문으로

"Ŝteliston neniu lasas en sian domon" aŭ "Ŝteliston neniu lasas en sia domo"? Kiu eastas korekta?

글쓴이: teesid, 2011년 9월 17일

글: 5

언어: Esperanto

teesid (프로필 보기) 2011년 9월 17일 오후 1:39:23

Mi trovis tio ĉi frazon en Ekzerco §37 de la Fundamento de Esperanto.

Dankon.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 9월 17일 오후 1:45:42

La Fundamenta frazo estas:
Ŝteliston neniu lasas en sian domon.
Kaj ĝi estas ĝusta, se la signifo estas "ŝteliston neniu lasas iri en sian domon".

Ankaŭ la sen-N-finaĵa versio povas esti ĝusta, sed tiam mi komprenus ĝin kiel "ŝteliston neniu lasas resti en sia domo" aŭ simile.

Roman_Mutin (프로필 보기) 2011년 9월 17일 오후 1:46:52

Mi pensas ke ambaŭ ekzemploj estas korektaj, unu ekxzemplo signifas unu sencon kaj alia-alian

darkweasel (프로필 보기) 2011년 9월 17일 오후 3:28:47

vidas vandenis:
Ĉu ne eblas "ŝteliston neniu enlasas en sian domon"? Ĉi tie du "ne" helpas kompreni, ke ne "restigi".
Ja eblas.
vidas vandenis:Ankaŭ mi pensas, ke "lasi en domo" ne estas
ĝusta eldiro. Pli klare estus ekz. "lasi resti,dormi,mastrumi en domo".
Mi petas komenti.
Laŭ mi tio estas ja ĝusta eldiro.

Tjeri (프로필 보기) 2011년 9월 18일 오전 6:09:15

Klarigo en PMEG

다시 위로