Til innholdet

Ĉu via lingvo havas -ig-?

fra Hyperboreus,2011 11 11

Meldinger: 21

Språk: Esperanto

darkweasel (Å vise profilen) 2011 11 11 21:49:53

Hyperboreus:
Kiuj lingvosciencistoj de la germana diras ke -ig- estus morfema kaŭzativa?
Almenaŭ unu fonton mi nun per mallonga serĉo trovis: Fleischer/Barz - Wortbildung der deutschen Gegenwartssprache, 3a, neŝanĝita eldono, paĝoj 310 ĝis 311.

Tiu libro ja diras, ke tiu morfemo ekestis tiel, kiel vi diras, sed laŭ ĝi jam en la mezepoka germana oni aldonis -igen ankaŭ rekte al substantivoj sen intera adjektivo, kaj de tie venas: ängstigen, endigen, plej ofte en kombino kun be- kiel en befriedigen, begnadigen.

Jen plia fonto, kiu sufiĉe subtenas mian tezon: Das Suffix ig(en)

robbkvasnak (Å vise profilen) 2011 11 11 22:54:50

Mi ne povas trovi kaŭzativajn morfemojn en la angla/usona. Ĝenerale oni uzas la vorton "make/made" ekz. He made me read this book.

pauluszk (Å vise profilen) 2011 11 12 07:17:37

En la madjaro estas.

kuri - futni
kurigi - futtatni.
skribi - írni
skribigi - iratni.
lerni - tanul
lernigi - tanultatni.

La "-ni" indikas la infinitivo de la vorto...Ĝi estas sama de la "-i" en la esperanto.

zan (Å vise profilen) 2011 11 12 08:26:20

En la japana

trinki - nomu
trinkigi - nomaseru
skribi - kaku
skribigi - kakaseru
manĝi - taberu
manĝigi - tabesaseru

pura - kirei-na
purigi - kireinisuru
blanka - shiro-i
blankigi - shirokusuru

qwertz (Å vise profilen) 2011 11 12 08:46:37

darkweasel:
Jen plia fonto, kiu sufiĉe subtenas mian tezon: Das Suffix ig(en)
Dankon por tio informacio. Por mi, sed, estas strange, ke canoonet mencias "Boden + ig" = "bodigen". En Germanio mi neniam aŭdis aŭ legis "bodigen". Unue mi pensis, ke "bodigen" estas "düngen"(sterki). Sed laŭ duden.de "bodigen" estas "alterigi/alterbateli"(?). Estas tre interese, ke svisgermana lingvo enhavas tion vorton.

Koracio (Å vise profilen) 2011 11 14 15:33:36

Madjaro, Esperante Hungaro.

sudanglo (Å vise profilen) 2011 11 16 11:05:00

Robb, en la angla oni foje (tamen ne ofte)havas '-en' en tiu funkcio. Ekz 'blacken' - nigrigi, lighten - malpezigi.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2011 11 16 23:49:16

Forigite

drinkulo (Å vise profilen) 2011 11 17 10:08:32

Hyperboreus:
Ankaŭ la hispana ĝin havas:
dormir (dormi) -> adormecer (dormigi)
bello (bela) -> embellecer (beligi)
rojo (ruĝa) -> enrojecer (ruĝigi) -> enrojecerse (ruĝiĝi)
sed tion la hispanparolantoj ni povas fari nur kun a-vortoj, iu o-vorto, kaj du tri objektaj verboj. Ni ne povas fari tion kun senobjektaj verboj.

troyshadow (Å vise profilen) 2011 12 7 09:57:06

En la rusa lingvo ni havas formojn(mi skribos latine,se ne ĉiuj scias rusajn literojn) pit'-poit'(trinki-trinkigi),znat'-znakomit'(koni-konigi),sed tiu ĉi modo ne estas produktiva.Tamen estas facile formi kiel -iĝ- aldonante -s'a:ĉistit'-ĉistit's'a(purigi-puriĝi),pokazyvat'-pokazyvat's'a(montri-montriĝi) i t.p.,eĉ "esperantit'-esperantit's'a"(paroli esperante-lerni(eniĝi en) esperanton.Tiuj du lastaj ekzemploj ne estas literaturaj,sed kompreneblaj por ĉiuj rusanoj

Tibake til toppen