Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
gnisbet (Montri la profilon) 2011-decembro-18 04:18:20
Tiu infano nedube modeli la frazon je la samsignifanta angla frazo, "Henri wants me to learn"
Mi scias, ke la normala uzaĵo estas "Henri volas, ke mi lernu."
mi korektas la supran frazon.
... sed mi scivolas, ĉu estas anstataŭoj?
Eble "Henri volas mia lerni" aŭ similaj alioj?
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-18 08:12:52
gnisbet:Eble "Henri volas mia lerni" aŭ similaj alioj?"Henri volas ke mi lernu".
Amike.
sudanglo (Montri la profilon) 2011-decembro-18 10:39:43
Henri volas, ke mi vidu la spektaklon
Henri volas min vidi, antaŭ la spektaklo.
Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-18 11:21:10
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-18 11:24:23
Julieno:Ĉu "Mi lernu pro Henri" havas la saman signifon je "Henri volas, ke mi lernu" ?Ne - kvankam mi ne povas nun imagi situacion, en kiu unu el tiuj asertoj estas vera kaj la alia malvera. Tamen tio ne neprigas samsignifecon.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-18 14:19:33
N-true:Bonega ekzemplo, dankon!darkweasel:Nu, eble Henri ja parolas la francan, kaj mi lernas la francan pro Henri, ĉar mi volas komuniki kun li en lia gepatra lingvo, kvankam li fakte tute ne volas, ke mi lernu la francan, ĉar li preferas paroli esperante kun mi.Julieno:Ĉu "Mi lernu pro Henri" havas la saman signifon je "Henri volas, ke mi lernu" ?Ne - kvankam mi ne povas nun imagi situacion, en kiu unu el tiuj asertoj estas vera kaj la alia malvera. Tamen tio ne neprigas samsignifecon.
Jen imagebla situacio. Do, la kaŭzo (pro ...) ne nepre estas volanta kaŭzanto.
jchthys (Montri la profilon) 2012-januaro-03 02:56:26
hebda999 (Montri la profilon) 2012-januaro-03 10:19:09
jchthys:Nu, mi supozas, ke "Henri deziras mian lernadon" ĝustus, sed laŭ mi tiu frazo estas tre terura! "Henri volas, ke mi lernu" estas la plej bona.Mi konsentas, por mi "li volas min lerni" sonas iomete strange, ne-esperante. Sed mi povas erari.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-03 10:20:34
hebda999:Nu, al tia frazo mi demandus, kiel oni povas lerni personon ...jchthys:Nu, mi supozas, ke "Henri deziras mian lernadon" ĝustus, sed laŭ mi tiu frazo estas tre terura! "Henri volas, ke mi lernu" estas la plej bona.Mi konsentas, por mi "li volas min lerni" sonas iomete strange, ne-esperante. Sed mi povas erari.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-januaro-03 14:12:51
darkweasel:Eble same kiel en la germana lingvohebda999:Nu, al tia frazo mi demandus, kiel oni povas lerni personon ...jchthys:Nu, mi supozas, ke "Henri deziras mian lernadon" ĝustus, sed laŭ mi tiu frazo estas tre terura! "Henri volas, ke mi lernu" estas la plej bona.Mi konsentas, por mi "li volas min lerni" sonas iomete strange, ne-esperante. Sed mi povas erari.
Er will mich kennenlernen...?