去目錄頁

Uzado de Nefinitivaj Verboj

gnisbet, 2011年12月18日

讯息: 12

语言: Esperanto

gnisbet (显示个人资料) 2011年12月18日上午4:18:20

La juna frato de mia amiko diris al mi "Henri volas mi lerni".

Tiu infano nedube modeli la frazon je la samsignifanta angla frazo, "Henri wants me to learn"

Mi scias, ke la normala uzaĵo estas "Henri volas, ke mi lernu."

mi korektas la supran frazon.

... sed mi scivolas, ĉu estas anstataŭoj?

Eble "Henri volas mia lerni" aŭ similaj alioj?

antoniomoya (显示个人资料) 2011年12月18日上午8:12:52

gnisbet:Eble "Henri volas mia lerni" aŭ similaj alioj?
"Henri volas ke mi lernu".

Amike.

sudanglo (显示个人资料) 2011年12月18日上午10:39:43

Komparu:

Henri volas, ke mi vidu la spektaklon

Henri volas min vidi, antaŭ la spektaklo.

Julieno (显示个人资料) 2011年12月18日上午11:21:10

Ĉu "Mi lernu pro Henri" havas la saman signifon je "Henri volas, ke mi lernu" ?

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月18日上午11:24:23

Julieno:Ĉu "Mi lernu pro Henri" havas la saman signifon je "Henri volas, ke mi lernu" ?
Ne - kvankam mi ne povas nun imagi situacion, en kiu unu el tiuj asertoj estas vera kaj la alia malvera. Tamen tio ne neprigas samsignifecon.

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月18日下午2:19:33

N-true:
darkweasel:
Julieno:Ĉu "Mi lernu pro Henri" havas la saman signifon je "Henri volas, ke mi lernu" ?
Ne - kvankam mi ne povas nun imagi situacion, en kiu unu el tiuj asertoj estas vera kaj la alia malvera. Tamen tio ne neprigas samsignifecon.
Nu, eble Henri ja parolas la francan, kaj mi lernas la francan pro Henri, ĉar mi volas komuniki kun li en lia gepatra lingvo, kvankam li fakte tute ne volas, ke mi lernu la francan, ĉar li preferas paroli esperante kun mi. ridulo.gif

Jen imagebla situacio. Do, la kaŭzo (pro ...) ne nepre estas volanta kaŭzanto.
Bonega ekzemplo, dankon!

jchthys (显示个人资料) 2012年1月3日上午2:56:26

Nu, mi supozas, ke "Henri deziras mian lernadon" ĝustus, sed laŭ mi tiu frazo estas tre terura! "Henri volas, ke mi lernu" estas la plej bona.

hebda999 (显示个人资料) 2012年1月3日上午10:19:09

jchthys:Nu, mi supozas, ke "Henri deziras mian lernadon" ĝustus, sed laŭ mi tiu frazo estas tre terura! "Henri volas, ke mi lernu" estas la plej bona.
Mi konsentas, por mi "li volas min lerni" sonas iomete strange, ne-esperante. Sed mi povas erari.

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月3日上午10:20:34

hebda999:
jchthys:Nu, mi supozas, ke "Henri deziras mian lernadon" ĝustus, sed laŭ mi tiu frazo estas tre terura! "Henri volas, ke mi lernu" estas la plej bona.
Mi konsentas, por mi "li volas min lerni" sonas iomete strange, ne-esperante. Sed mi povas erari.
Nu, al tia frazo mi demandus, kiel oni povas lerni personon ...

hebda999 (显示个人资料) 2012年1月3日下午2:12:51

darkweasel:
hebda999:
jchthys:Nu, mi supozas, ke "Henri deziras mian lernadon" ĝustus, sed laŭ mi tiu frazo estas tre terura! "Henri volas, ke mi lernu" estas la plej bona.
Mi konsentas, por mi "li volas min lerni" sonas iomete strange, ne-esperante. Sed mi povas erari.
Nu, al tia frazo mi demandus, kiel oni povas lerni personon ...
Eble same kiel en la germana lingvo

Er will mich kennenlernen...?

回到上端