Al la enhavo

"Havi" kaj "esti" ĉeestantaj en aliaj lingvoj

de Hyperboreus, 2012-januaro-28

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2012-januaro-30 00:45:19

Japane:
(1) Pri mi, grandanta.
(2) Pri (la) avokado, verdo -as.

*La japana ne havas la adjektivon por "verda". Mi kredas, ke en tre malnovaj tagoj la japana ne havis la koloron. Japanoj nomis verdan monton "bluantan monton", kvankam nun oni diras ankaŭ "monto de verdo".

(3) Pri (kaj) al/ĉe vi, pri hundo, (ĉu) estas?
(4) Pri (kaj) al/ĉe mi, pri hundo, estas ne.

drinkulo (Montri la profilon) 2012-februaro-01 11:34:28

Hispane:
  • Mi estas granda. = (Yo) soy grande.
  • La avokado estas verde. = El aguacate está verde.
    En la hispana, la diferenco inter la konstantaj kaj provizoraj kopulaj frazoj, ni uzas la verbojn ser kaj estar.
  • Ĉu vi havas hundon? = ¿Tienes un perro?
    La diferenco kontraŭ la jesa frazo estas per la prononco.
  • Mi ne havas hundon. = No tengo perro.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-01 15:49:45

Forigite

drinkulo (Montri la profilon) 2012-februaro-01 16:07:01

Hyperboreus:Ĉu fakte Hispane de Hispanujo oni diras "abogado" per diri "avokado"? Gvatemale, "avokado" tradukatas kiel "aguacate", kaj "abogado" estas persono kiu studis leĝojn.
Mi misis, mi ne legis bone.

avokado = aguacate
advokato = abogado

Kurawiri (Montri la profilon) 2012-februaro-01 17:34:31

Ajmare :

(1) Mi estas granda
Nayaxa jach'ätwa.
Naya.xa jach'a.¨.t.wa
[mi-pri] [grand-as-mi-certe]

(2) La avokado estas verde.
Awakatixa ch'oxüwa.
Awakati.xa ch'oxu.¨.wa
[la avokado-pri] [verd-as-certe]

(3) Ĉu vi havas hundon ?
Anunïtati ?
Anu.ni.¨.ta.ti
[hundo-havant-as-vi-ĉu jes ĉu ne]

(4) Mi ne havas hundon.
Nayaxa janiwa anunïktti.
Naya.xa jani.wa anu.ni.¨.k.t.ti
[mi-pri] [ne-certe] [hundo-havant-as-ne1-mi-ne2]

troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-01 19:36:58

JUNPE:
*La japana ne havas la adjektivon por "verda". Mi kredas, ke en tre malnovaj tagoj la japana ne havis la koloron. Japanoj nomis verdan monton "bluantan monton", kvankam nun oni diras ankaŭ "monto de verdo".
Fore de gvida temo:mi legis ke malnovaj homoj distingas ne kolorojn,sed halecon de koloroj,tial en multaj naturaj lingvoj la vortoj 'verda' kaj 'flava' iĝis el unusola malnovega radiko,same 'blua' kaj 'grisa', 'oranĝa' kaj 'ruĝa'

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-01 20:13:52

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-03 15:01:42

Forigite

Reen al la supro