Til innholdet

"Havi" kaj "esti" ĉeestantaj en aliaj lingvoj

fra Hyperboreus,2012 1 28

Meldinger: 18

Språk: Esperanto

Junpe (Å vise profilen) 2012 1 30 00:45:19

Japane:
(1) Pri mi, grandanta.
(2) Pri (la) avokado, verdo -as.

*La japana ne havas la adjektivon por "verda". Mi kredas, ke en tre malnovaj tagoj la japana ne havis la koloron. Japanoj nomis verdan monton "bluantan monton", kvankam nun oni diras ankaŭ "monto de verdo".

(3) Pri (kaj) al/ĉe vi, pri hundo, (ĉu) estas?
(4) Pri (kaj) al/ĉe mi, pri hundo, estas ne.

drinkulo (Å vise profilen) 2012 2 1 11:34:28

Hispane:
  • Mi estas granda. = (Yo) soy grande.
  • La avokado estas verde. = El aguacate está verde.
    En la hispana, la diferenco inter la konstantaj kaj provizoraj kopulaj frazoj, ni uzas la verbojn ser kaj estar.
  • Ĉu vi havas hundon? = ¿Tienes un perro?
    La diferenco kontraŭ la jesa frazo estas per la prononco.
  • Mi ne havas hundon. = No tengo perro.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 1 15:49:45

Forigite

drinkulo (Å vise profilen) 2012 2 1 16:07:01

Hyperboreus:Ĉu fakte Hispane de Hispanujo oni diras "abogado" per diri "avokado"? Gvatemale, "avokado" tradukatas kiel "aguacate", kaj "abogado" estas persono kiu studis leĝojn.
Mi misis, mi ne legis bone.

avokado = aguacate
advokato = abogado

Kurawiri (Å vise profilen) 2012 2 1 17:34:31

Ajmare :

(1) Mi estas granda
Nayaxa jach'ätwa.
Naya.xa jach'a.¨.t.wa
[mi-pri] [grand-as-mi-certe]

(2) La avokado estas verde.
Awakatixa ch'oxüwa.
Awakati.xa ch'oxu.¨.wa
[la avokado-pri] [verd-as-certe]

(3) Ĉu vi havas hundon ?
Anunïtati ?
Anu.ni.¨.ta.ti
[hundo-havant-as-vi-ĉu jes ĉu ne]

(4) Mi ne havas hundon.
Nayaxa janiwa anunïktti.
Naya.xa jani.wa anu.ni.¨.k.t.ti
[mi-pri] [ne-certe] [hundo-havant-as-ne1-mi-ne2]

troyshadow (Å vise profilen) 2012 2 1 19:36:58

JUNPE:
*La japana ne havas la adjektivon por "verda". Mi kredas, ke en tre malnovaj tagoj la japana ne havis la koloron. Japanoj nomis verdan monton "bluantan monton", kvankam nun oni diras ankaŭ "monto de verdo".
Fore de gvida temo:mi legis ke malnovaj homoj distingas ne kolorojn,sed halecon de koloroj,tial en multaj naturaj lingvoj la vortoj 'verda' kaj 'flava' iĝis el unusola malnovega radiko,same 'blua' kaj 'grisa', 'oranĝa' kaj 'ruĝa'

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 1 20:13:52

Forigite

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 3 15:01:42

Forigite

Tibake til toppen