"Havi" kaj "esti" ĉeestantaj en aliaj lingvoj
จาก Hyperboreus, 28 มกราคม 2012
ข้อความ 18
ภาษา: Esperanto
Junpe (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2012, 00:45:19
(1) Pri mi, grandanta.
(2) Pri (la) avokado, verdo -as.
*La japana ne havas la adjektivon por "verda". Mi kredas, ke en tre malnovaj tagoj la japana ne havis la koloron. Japanoj nomis verdan monton "bluantan monton", kvankam nun oni diras ankaŭ "monto de verdo".
(3) Pri (kaj) al/ĉe vi, pri hundo, (ĉu) estas?
(4) Pri (kaj) al/ĉe mi, pri hundo, estas ne.
drinkulo (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2012, 11:34:28
- Mi estas granda. = (Yo) soy grande.
- La avokado estas verde. = El aguacate está verde.
En la hispana, la diferenco inter la konstantaj kaj provizoraj kopulaj frazoj, ni uzas la verbojn ser kaj estar.
- Ĉu vi havas hundon? = ¿Tienes un perro?
La diferenco kontraŭ la jesa frazo estas per la prononco.
- Mi ne havas hundon. = No tengo perro.
Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2012, 15:49:45
drinkulo (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2012, 16:07:01
Hyperboreus:Ĉu fakte Hispane de Hispanujo oni diras "abogado" per diri "avokado"? Gvatemale, "avokado" tradukatas kiel "aguacate", kaj "abogado" estas persono kiu studis leĝojn.Mi misis, mi ne legis bone.
avokado = aguacate
advokato = abogado
Kurawiri (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2012, 17:34:31
(1) Mi estas granda
Nayaxa jach'ätwa.
Naya.xa jach'a.¨.t.wa
[mi-pri] [grand-as-mi-certe]
(2) La avokado estas verde.
Awakatixa ch'oxüwa.
Awakati.xa ch'oxu.¨.wa
[la avokado-pri] [verd-as-certe]
(3) Ĉu vi havas hundon ?
Anunïtati ?
Anu.ni.¨.ta.ti
[hundo-havant-as-vi-ĉu jes ĉu ne]
(4) Mi ne havas hundon.
Nayaxa janiwa anunïktti.
Naya.xa jani.wa anu.ni.¨.k.t.ti
[mi-pri] [ne-certe] [hundo-havant-as-ne1-mi-ne2]
troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2012, 19:36:58
JUNPE:Fore de gvida temo:mi legis ke malnovaj homoj distingas ne kolorojn,sed halecon de koloroj,tial en multaj naturaj lingvoj la vortoj 'verda' kaj 'flava' iĝis el unusola malnovega radiko,same 'blua' kaj 'grisa', 'oranĝa' kaj 'ruĝa'
*La japana ne havas la adjektivon por "verda". Mi kredas, ke en tre malnovaj tagoj la japana ne havis la koloron. Japanoj nomis verdan monton "bluantan monton", kvankam nun oni diras ankaŭ "monto de verdo".
Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2012, 20:13:52
Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2012, 15:01:42