La uzo de "ci"
fra raffadalbo,2012 3 3
Meldinger: 51
Språk: Esperanto
raffadalbo (Å vise profilen) 2012 3 3 21:28:45
Ĉu oni povas uzi "ci"? Se jes, kiam?
darkweasel (Å vise profilen) 2012 3 3 21:32:10
erinja (Å vise profilen) 2012 3 3 23:34:36
Ci ne estas praktike uzata en la Esperanto de hodiaŭ, de hieraŭ, aŭ de ajna tempo.
"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.
Zamenhof malkonsilis uzi "ci". Ĝi portas tro da malfacileco.
Tjeri (Å vise profilen) 2012 3 4 14:55:51
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...
hebda999 (Å vise profilen) 2012 3 4 17:18:31
raffadalbo:Mi lernis ke oni devas diri "vi" kaj al unu persono kaj al pluraj personoj. Sed mi lernis ankaŭ ke Esperanto permesas "ci".Esperanto eble permesas uzi "ci", sed tio ne signifas ke esperantistoj same permesas tiun ĉi uzadon. "Ci" sonas strange, do ne uzu ĝin ĝis vi estas tute certa kion signifus la frazo kun ĝi.
Ĉu oni povas uzi "ci"? Se jes, kiam?
Ondo (Å vise profilen) 2012 3 5 13:14:24
Ĝis nun neniam iu alparolis min per "ci", sed mi vidis tiajn mesaĝojn de unu esperantisto en reta diskutejo. Se iu alparolus min tiel, mi ne scius, ĉu temas pri aparta amikeco, ĉu pri provo ofendi, ĉu pri klopodo imiti iun strangan lingvon de eksterteranoj, ĉu pri ŝokemo aŭ ŝercemo.
La enketo ne havas plene taŭgan alternativon por respondi. La plej proksima, kaj por ĉia praktika lingvouzo sufiĉe trafa, estas "neniam".
Uralo (Å vise profilen) 2012 3 5 13:21:05
erinja:"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
darkweasel (Å vise profilen) 2012 3 5 13:23:41
Uralo:Certe ne en la versio de la Patro Nia en la anglalingva Unua Libro:
Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
Patr'o ni'a, kiu est'as en la ĉiel'o, sankt'a est'u Vi'a nom'o, ven'u reĝ'ec'o Vi'a, est'u vol'o Vi'a, kiel en la ĉiel'o, tiel ankaŭ sur la ter'o. Pan'o'n ni'a'n ĉiu'tag'a'n don'u al ni hodiaŭ, kaj pardon'u al ni ŝuld'o'j'n ni'a'j'n, kiel ni ankaŭ pardon'as al ni'a'j ŝuld'ant'o'j; ne konduk'u ni'n en tent'o'n; sed liber'ig'u ni'n de la mal'ver'a, ĉar Vi'a est'as la reg'ad'o, la fort'o, kaj la glor'o etern'e. Amen!
Ondo (Å vise profilen) 2012 3 5 13:27:03
Uralo:Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.Pri kiu lingvo vi parolas, certe ne pri Esperanto?
Sahaquiel (Å vise profilen) 2012 3 5 16:42:55
Ondo:Pronomoj - VikipedioUralo:Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.Pri kiu lingvo vi parolas, certe ne pri Esperanto?
LEgu la vikipedio, kaj jes, oni uzas "Ci"-n en la Esperanta kiam oni parolas al Dio, estas via elekto uzi a ne uzi "Ci"-n.