去目錄頁

La uzo de "ci"

raffadalbo, 2012年3月3日

讯息: 51

语言: Esperanto

raffadalbo (显示个人资料) 2012年3月3日下午9:28:45

Mi lernis ke oni devas diri "vi" kaj al unu persono kaj al pluraj personoj. Sed mi lernis ankaŭ ke Esperanto permesas "ci".

Ĉu oni povas uzi "ci"? Se jes, kiam?

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月3日下午9:32:10

Bonvolu traserĉi la forumon, ni nur antaŭ nelonge havis plurajn longajn diskutojn pri tio.

erinja (显示个人资料) 2012年3月3日下午11:34:36

Estas eraro en via enketo; "ci" ne uziĝis en malnovaj tempoj.

Ci ne estas praktike uzata en la Esperanto de hodiaŭ, de hieraŭ, aŭ de ajna tempo.

"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.

Zamenhof malkonsilis uzi "ci". Ĝi portas tro da malfacileco.

Tjeri (显示个人资料) 2012年3月4日下午2:55:51

hebda999 (显示个人资料) 2012年3月4日下午5:18:31

raffadalbo:Mi lernis ke oni devas diri "vi" kaj al unu persono kaj al pluraj personoj. Sed mi lernis ankaŭ ke Esperanto permesas "ci".

Ĉu oni povas uzi "ci"? Se jes, kiam?
Esperanto eble permesas uzi "ci", sed tio ne signifas ke esperantistoj same permesas tiun ĉi uzadon. "Ci" sonas strange, do ne uzu ĝin ĝis vi estas tute certa kion signifus la frazo kun ĝi.

Ondo (显示个人资料) 2012年3月5日下午1:14:24

Maloftegaj vortoj, kiuj apenaŭ troviĝas ekster vortaroj, estas problemaj jam pro tio, ke al ili tute mankas kuntekstoj kaj uzocirkonstancoj. Tiajn eblas uzi en fermitaj rondoj, iaj sektoj kaj similaj, kie la anoj konas la "internan ĵargonon".

Ĝis nun neniam iu alparolis min per "ci", sed mi vidis tiajn mesaĝojn de unu esperantisto en reta diskutejo. Se iu alparolus min tiel, mi ne scius, ĉu temas pri aparta amikeco, ĉu pri provo ofendi, ĉu pri klopodo imiti iun strangan lingvon de eksterteranoj, ĉu pri ŝokemo aŭ ŝercemo.

La enketo ne havas plene taŭgan alternativon por respondi. La plej proksima, kaj por ĉia praktika lingvouzo sufiĉe trafa, estas "neniam".

Uralo (显示个人资料) 2012年3月5日下午1:21:05

erinja:"Ci" nur uziĝas por kelkaj literaturaj, poeziaj uzoj. Kaj ni uzas ĝin en kelkaj kunmetitaj vortoj, kiel "cidiri" (ci-diri), por paroli pri tiu vorto en aliaj lingvoj.
Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月5日下午1:23:41

Uralo:

Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
Certe ne en la versio de la Patro Nia en la anglalingva Unua Libro:

Patr'o ni'a, kiu est'as en la ĉiel'o, sankt'a est'u Vi'a nom'o, ven'u reĝ'ec'o Vi'a, est'u vol'o Vi'a, kiel en la ĉiel'o, tiel ankaŭ sur la ter'o. Pan'o'n ni'a'n ĉiu'tag'a'n don'u al ni hodiaŭ, kaj pardon'u al ni ŝuld'o'j'n ni'a'j'n, kiel ni ankaŭ pardon'as al ni'a'j ŝuld'ant'o'j; ne konduk'u ni'n en tent'o'n; sed liber'ig'u ni'n de la mal'ver'a, ĉar Vi'a est'as la reg'ad'o, la fort'o, kaj la glor'o etern'e. Amen!

Ondo (显示个人资料) 2012年3月5日下午1:27:03

Uralo:Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
Pri kiu lingvo vi parolas, certe ne pri Esperanto?

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年3月5日下午4:42:55

Ondo:
Uralo:Laŭ mi, "ci" estas ankaŭ uzata kiam oni parolas al Dio. Ekzample en preĝoj.
Pri kiu lingvo vi parolas, certe ne pri Esperanto?
Pronomoj - Vikipedio

LEgu la vikipedio, kaj jes, oni uzas "Ci"-n en la Esperanta kiam oni parolas al Dio, estas via elekto uzi a ne uzi "Ci"-n.

回到上端