前往目錄

kiu uzas voratro pro parolas esperanto?

貼文者: BelgoHead, 2007年9月2日

訊息: 14

語言: Esperanto

BelgoHead (顯示個人資料) 2007年9月2日上午7:11:32

Mi estas kuriozas kiu du vi uzas voratro pro parolas en esperanto?

Mi uzaz voratro pro poralas en ci lingvo sal.gif

Pino (顯示個人資料) 2007年9月2日上午8:14:58

Mi uzas le grand dictionnaire Esperanto Français de G. Waringhien SAT Amikaro, sed por legi ne por paroli.

Mielo (顯示個人資料) 2007年9月2日上午9:49:48

Mi uzas komputilajn vortarojn ĝenerale kaj la interretan vortaron kelkfoje. Kompreneble, mi havas ankaŭ libron.
Mi proponas al vi la vortaron de www.reta-vortaro.de.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年9月2日上午10:51:19

BelgoHead:Mi estas kuriozas kiu du vi uzas voratro pro parolas en esperanto?

Mi uzaz voratro pro poralas en ci lingvo sal.gif
Kara, nur por perfektiĝo permesu al mi iomete korekti vian mesaĝon.
Anstataŭ "Mi estas kuriozas" bonvolu uzi sekvajn esprimojn:
- mi interesiĝas;
- min interesas;
- mi scivolas, kiu el vi uzas vortaron por paroli en Esperanto?

Responde al via demando mi klarigas, ke ĉiuj uzas vortarojn (eĉ en siaj gepatraj lingvoj, ankaŭ precipe en Esperanto).
Mi uzas retan Esperanto-rusan vortaron de Bokarjov.

BelgoHead (顯示個人資料) 2007年9月3日上午1:32:15

dankon tre multa por via respondi.

Mi estas ciam felica kiam iuj helpi mi kun mi esperanto sal.gif

encore dankon ridulo.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年9月3日下午7:47:36

BelgoHead:dankon tre multa por via respondi.

Mi estas ciam felica kiam iuj helpi mi kun mi esperanto sal.gif

encore dankon ridulo.gif
Ankaŭ mi ĉiam feliĉas, helpante korekti erarojn.
Korektanto:Grandan dankon pro via respondo.
Mi estas ĉiam feliĉa, kiam oni helpas al mi kun mia esperanto. Tutkore dankon.
Amike, via mola kaj blanka korektanto.

Mielo (顯示個人資料) 2007年9月4日上午8:40:52

Terurĉjo:
Mi estas ĉiam feliĉa, kiam oni helpas al mi kun mia esperanto.
"kiam oni helpas al mi kun mia esperanto."

Tiu estas korekta ? Ĉu "kun mia esperanto" ? Mi dirus plie "kiam oni helpas al mi pro mia Esperanto". Aŭ "kiam oni helpas al mi, ke mia Esperanto pliboniĝas".

white knight (顯示個人資料) 2007年9月4日上午8:52:58

Aŭ "kiam oni helpas al mi, ke mia Esperanto pliboniĝas".
Aŭ eble: Mi ĉiam ĝojas, se oni helpas al mi plibonigi mian Esperanton.
sal.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年9月4日下午10:26:11

Mielo:
Terurĉjo:
Mi estas ĉiam feliĉa, kiam oni helpas al mi kun mia esperanto.
"kiam oni helpas al mi kun mia esperanto."

Tiu estas korekta ? Ĉu "kun mia esperanto" ? Mi dirus plie "kiam oni helpas al mi pro mia Esperanto". Aŭ "kiam oni helpas al mi, ke mia Esperanto pliboniĝas".
Mi opinias, ke la frazo "Mi estas ĉiam feliĉa, kiam oni helpas al mi kun mia esperanto" estas ĝusta. Ankaŭ oni povas diri "oni helpas al mi pri mia Esperanto" aŭ "Mi ĉiam ĝojas, se oni helpas al mi plibonigi mian Esperanton".
Sed oni devas diri "oni helpas al mi, ke mia Esperanto pliboniĝu".

Mielo (顯示個人資料) 2007年9月5日上午7:58:43

Jes, vi pravas. rido.gif Mi ne uzis bone volitivon de la verbo.
Kaj mi pensas, estas bona, se BelgoHead ellernas ankaŭ tion, ke ni skribas la nomon de la lingvo per granda litero.

回到上端