Al la enhavo

kamundi??

de pastorant, 2007-septembro-04

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

pastorant (Montri la profilon) 2007-septembro-04 01:06:42

Kion signifas la vorto "kamundi" angle?
Jen:
http://esperantarespubliko.blogspot.com/2007/08/je...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 05:25:20

En Esperanto tiu neologismo signifas "grati al si la dekstran orelon per la liva mano aŭ inverse".
Mi opinias, ke tio estas iom ŝerca vorto, kiu fakte signifas: "fari ion per maloportuna metodo". Ĉu faraĉi? Ĉu fuŝi?
Mi trovis ekvivalenton en la rusa lingvo, sed ĝi estas tre specifika, preskaŭ sakra, tial mi ne riskas skribi ĝin tie ĉi. lango.gif
Rusoj min komprenos.

pastorant (Montri la profilon) 2007-septembro-04 06:55:38

Terurĉjo:En Esperanto tiu neologismo signifas "grati al si la dekstran orelon per la liva mano aŭ inverse".
Mi opinias, ke tio estas iom ŝerca vorto, kiu fakte signifas: "fari ion per maloportuna metodo". Ĉu faraĉi? Ĉu fuŝi?
Mi trovis ekvivalenton en la rusa lingvo, sed ĝi estas tre specifika, preskaŭ sakra, tial mi ne riskas skribi ĝin tie ĉi. lango.gif
Rusoj min komprenos.
Mi komprenas nun rideto.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 08:44:15

Kara mia amiko, kiajn interesajn esprimojn vi trovis ĉiam. sal.gif

hoplo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 20:27:59

Terurĉjo:En Esperanto tiu neologismo signifas "grati al si la dekstran orelon per la liva mano aŭ inverse".
bonege!!! rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 21:19:41

Karuloj, mi nenion elpensis, mi trovis la signifon de la vorto "kamundi" en la paĝaro, kiun estimata Pastorant montris al ni ĉiuj.
Pastorant:Kion signifas la vorto "kamundi" angle?
Jen:
http://esperantarespubliko.blogspot.com/2007/08/je...
Sed mi ne respondis al lia demando, ĉar mi ne scias la anglan.

Reen al la supro