ไปยังสารบัญ

Okuloj

จาก Hyperboreus, 23 เมษายน 2012

ข้อความ 20

ภาษา: Esperanto

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 19:00:06

Forigite

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 19:05:25

Verda okulo?

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 19:05:51

Hyperboreus:Kiam oni estas batata ĉe la okulo, Angle oni havas "nigran okulon", Germane "bluan okulon" kaj Hispane "violkoloran okulon"...

Tiokaze, kion oni havas Esperante?
Eble verdan okulon??

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 19:06:10

Hyperboreus:Kiam oni estas batata ĉe la okulo, Angle oni havas "nigran okulon", Germane "bluan okulon" kaj Hispane "violkoloran okulon"...

Tiokaze, kion oni havas Esperante?
Dependos de la batforto...

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 19:06:38

Hyperboreus:Kiam oni estas batata ĉe la okulo, Angle oni havas "nigran okulon", Germane "bluan okulon" kaj Hispane "violkoloran okulon"...

Tiokaze, kion oni havas Esperante?
Verdan okulon

Desmut (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 19:32:45

Mi pensas ke eble violkoloraj okuloj...au nur sangmakulaj okuloj lango.gif

Desit1 (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 19:42:36

Mi dirus "batitan _______ okulon" kaj sur la vakua linio meti la veran koloron de la okulfrapo...povas tiel esti verda, kiel ruĝa, nigra, blua, viola, sanga, ktp ktp, tio dependas de la haŭtkoloro ridulo.gif

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 20:47:32

Ĝenerale, tiaj esploroj estas vanaj, HB, ĉar Esperanto ne estas idiotisma lingvo.

Tamen, se certa metaforo estas komuna al multaj Eŭropaj lingvoj, tiam ĝi povas aperi ankaŭ en Esperanto - ekz. blua de malvarmo.

Mi ne scias, ĉu estus internacia interkonsento pri kiun koloron havas kontuzo. Eble bluo.

Kontuzita estas la vorto kiun vi bezonas por priskribi la aspekton.

Povas esti ke en pugnobatala kunteksto, oni ne miskomprenus se vi dirus mi bluigis/nigrigis al li la okulon (pugnis lin en la okulorbiton)

Laŭlitere, eĉ ne precize temas pri la okulo, sed pri la ĉirkaŭa hauto.

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 20:50:24

Hispanie ni ankaŭ diras "ojo a la funerala", signifas funebra okulo...

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2012, 21:55:39

Forigite

กลับไปด้านบน