ورود به محتوا

Kiel vi prononcas la nomojn de via lando,de via cxefurbo kaj de aliaj landojn?

از troyshadow, 13 ژوئن 2012

پست‌ها: 53

زبان: Esperanto

fajrkapo (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 12:32:01

Usono estas hispane EEUU, EstadoS UnidoS: Uniĝintaj Ŝtatoj de Amekiko, sed ĝin nur oni uzas skribate, neniam elparolate, elparolate oni diras simple Estados Unidos, aŭ Norteamerica: Nordameriko. Parenteze, Kial esperante estas Usono, anstataŭ UŜA, de kie estas Usono?

darkweasel (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 12:56:22

N-true:
Kaj mia propra urbo... ^^
Leipzig: Leipzig /LAJP-ciŝ/ [ˈlaɪ̯pʦɪç]
... kiam parolas nordanoj. Mi elparolas vian urbon /LAJP-cik/.

fajrkapo:Parenteze, Kial esperante estas Usono, anstataŭ UŜA, de kie estas Usono?
Ĉar de tie ne estas Usono. Usono estas ekster-esperanta inventaĵo en la formo de Usonia, sed popularas ŝajne nur en Esperanto.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 13:14:34

darkweasel: Ĉar de tie ne estas Usono. Usono estas ekster-esperanta inventaĵo en la formo de Usonia, sed popularas ŝajne nur en Esperanto.
Bone, dankon, tre interese.

Epovikipedio (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 13:44:39

Canada (Kanado): KANADA
Québec (Kebeko): KEBEK

USA (Usono):

France: Eta züni (damerik)
Angle: Junajded stets (of Amerika)

Ju Esse

Epovikipedio (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 15:29:43

fajrkapo:Parenteze, Kial esperante estas Usono, anstataŭ UŜA, de kie estas Usono?
Mi ne volas promocii Idon (reformprojekto de Esperanto), sed Usono estas en Ido "Usa". "Usao" estus pli ĝusta en Esperanto, sed la kreinto Zamenhof decidis ke USA estu USONO esperantlingve.

Sciu ke la Majstro Zamenhofo ne esperantigis majstre la vortojn el aliaj lingvoj por fari "sian lingvon".

fajrkapo (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 16:08:36

Epovikipedio: "Usao" estus pli ĝusta en Esperanto, sed la kreinto Zamenhof decidis ke USA estu USONO esperantlingve.

Sciu ke la Majstro Zamenhofo ne esperantigis majstre la vortojn el aliaj lingvoj por fari "sian lingvon".
Ĉiokaze estus UŜA, ne USA, aŭ UŜAO aŭ UŜO...

Sevilo: Sevilla-seviĝa, danco sevillanas-sevilanoj (dancoj)
Valencio: valencia-valenthia, las fallas- las faĝas, festo, eble la faŭltoj...
Jerezo: Jerez- ĥereth, vino jerez, sherry, xeré, eble vino Jerezo
Pamplono: Pamplona, san fermines, sanferminoj, aŭ sanktaj ferminoj

Epovikipedio (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 16:49:00

fajrkapo:

UŜA ? Ĉu vi ridas de la Esperantistoj ?!

USAO, kaj ne UŜAO, estus pli ĝuste.

Sed la litero Ŝ estas senutila kaj superflua.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 16:56:46

Epovikipedio:

Sed la litero Ŝ estas senutila kaj superflua.
Nu, mi ne inventis akronimojn, sed la lando estas Unuiĝintaj Ŝtatoj, ne Statoj

Epovikipedio (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 17:06:35

fajrkapo:
Epovikipedio:

Sed la litero Ŝ estas senutila kaj superflua.
Nu, mi ne inventis akronimojn, sed la lando estas Unuiĝintaj Ŝtatoj, ne Statoj
Jes vi pravas.

UŜA ne respektas la regulojn ĉar ĉiuj simplaj vortoj finiĝas per O, nur la adjektivoj finiĝas per A. Ĝi nur povas esti adjektivo.

Jen estus vorto:
Kiel adjektivo: La "uŝa" nutraĵoj ne ĉiuj estas malsanaj.
Kiel nomo: Mi iros en Uŝa-oj.

Sed, ke ni respektu USONO, ĉar ĝi venas el nia kreinto.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2012،‏ 17:19:03

Epovikipedio:
Sed, ke ni respektu USONO, ĉar ĝi venas el nia kreinto.
Jes, mi ŝatas Usono-n, kaj eble Z nomis ĝin tiel por eviti uŝa, usa, usao, uŝao, uŝaoj, ktp

بازگشت به بالا