去目錄頁

"to trick"

Riano, 2012年7月22日

讯息: 15

语言: Esperanto

Riano (显示个人资料) 2012年7月22日下午3:13:22

1. truki = "to trick" en la vortaro de lernu, sed en Simpla Vortaro mi ne povas ĝin trovi. Ĉu truki estas vera laŭgramatika vorto? Ĉu oni povas uzi ĝin en frazo por mi?

2. mistifiki kontraŭ mistifi. Kiun uzi? Simpla Vortaro diras ke ili estas sinonimoj. Ĉu estas unu, kiun vi mem preferas pli ol alian?

3. En la angla, oni diras "to trick someone into (doing) something." Kiel oni esprimas la samon en Esperanto? Ĉu oni vere mistifikas/mistifas/trukas iun en (fari) ion?

Antaŭdankon!

flipe (显示个人资料) 2012年7月22日下午4:20:20

1. En Simpla Vortaro vi trovos na "truko", la substantiva formo de ĝi, kaj vi povas uzi la samsignifan vorton "artifiko".

2. Pri sufikso IK vi pova legi en PMEG

3. Artifik(ig)i/truk(ig)i kontraŭ iun.

Riano (显示个人资料) 2012年7月22日下午4:54:31

flipe:1. En Simpla Vortaro vi trovos na "truko", la substantiva formo de ĝi, kaj vi povas uzi la samsignifa vorto "artifiko".

2. Pri sufikso IK vi pova legi en PMEG

3. Artifik(ig)i/truk(ig)i kontraŭ iun.
1. Kial necesas la n-finaĵo tie?
2. Do oni artifikigas/trukigas/mistifas/mistifikas kontraŭ iun fari ion? Ĉu ĉi tiu frazo estas ĝusta? "Mi mistifis kontraŭ lin subskribi (sian nomon sur) la kontrakton." (I tricked him into signing (his name on) the contract, mi celis)

Dankon!

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月22日下午5:06:47

Riano:
1. Kial necesas la n-finaĵo tie?
Nenial, kaj ĝi eĉ ne estas ĝusta.

Cetere, flipe eble informu sin pri la signifo de -ig.

Riano (显示个人资料) 2012年7月22日下午5:19:02

darkweasel:
Riano:
1. Kial necesas la n-finaĵo tie?
Nenial, kaj ĝi eĉ ne estas ĝusta.

Cetere, flipe eble informu sin pri la signifo de -ig.
Sed ĉu vi do povas doni al mi pli ĝustan tradukon por "to trick someone someone into doing something"?

DuckFiasco (显示个人资料) 2012年7月22日下午5:51:06

Mi proponas alian frazformon:
trompe/(super)ruze farigi ion al iu
- Mi ruze igis al li eliri tro frue.

Alikaze eble necesas apartigi la ideon:
- Ŝi superruzis lin kaj li manĝis la vermon (...por ke li manĝu..., laŭsence?)

Ne estas memevidenta manero esprimi tion, certe... Kaj ĉi tiuj sugestoj ne taŭgas ĉiam.

Mi kontrolos la diskuton por aliaj pli bonaj proponoj ĉar ĝi estas bona demando ridulo.gif

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月22日下午6:16:32

Riano:
darkweasel:
Riano:
1. Kial necesas la n-finaĵo tie?
Nenial, kaj ĝi eĉ ne estas ĝusta.

Cetere, flipe eble informu sin pri la signifo de -ig.
Sed ĉu vi do povas doni al mi pli ĝustan tradukon por "to trick someone someone into doing something"?
Ruze igiartifike igi certe ne estas tro malbonaj tradukoj.

RiotNrrd (显示个人资料) 2012年7月22日下午7:05:19

La Benson vortaro donas "trompi" kaj "friponi" por "to trick (ruse, deceit, artifice)" (ambaŭ transitivaj).

Riano (显示个人资料) 2012年7月22日下午7:50:35

RiotNrrd:La Benson vortaro donas "trompi" kaj "friponi" por "to trick (ruse, deceit, artifice)" (ambaŭ transitivaj).
Dankon, sed la problemo ne vere estas trovi vorton kiu signifas "to trick" sed tio, ke mi ne scias kiel traduki "to trick someone into doing something," uzante tiujn (multajn!) verbojn.

La listo ĝis nun: friponi, trompi, truki, mistifi, mistifiki, ruze igi, artifike igi.

RiotNrrd (显示个人资料) 2012年7月22日下午11:46:21

Mi ruze konvinkis lin fari...

Estas multaj aliaj manieroj diri same. Priskribu la celan signfon, ne la anglajn vortojn. Pretekstu ke vi bezonas ekspliki la frazon "to trick someone into doing something" al fremda homo, kiu ne konas la anglan esprimon (ĉar... tio ofte veras en Esperantujo). Tiam, diru tion.

回到上端