Съобщения: 7
Език: Esperanto
PosmoX (Покажи профила) 01 март 2013, 19:47:50
Mi loĝas en la Bonaero aŭ Mi loĝas ĉe la Bonaero.
Ĉu estas ambaŭ bone aŭ nur unu?
darkweasel (Покажи профила) 01 март 2013, 19:57:21
Hobinho (Покажи профила) 01 март 2013, 22:50:28
Mi laboras en fabrisko aŭ Mi laboras ĉe fabrisko.
Tjeri (Покажи профила) 02 март 2013, 06:33:09
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Oni kutime laboras en fabriko.
Ĉe montras tutproksimecon, tuŝecon. Se iu laboras ĉe fabriko, tio signifas, ke li ne laboras en ĝi. Ekzemple: se iu farbisto devas farbi la muron de fabriko, oni tiam povas diri, ke li laboras ĉe la fabriko.
PosmoX (Покажи профила) 06 март 2013, 20:30:17
Dankon al ĉiuj.
N-true (Покажи профила) 09 март 2013, 12:34:22
Mia propra loĝvilaĝo estas nun parto de la urbo Leipzig. Do mi loĝas en Leipzig. Sed antaŭ eble 15 aŭ 20 jaroj, ĝi estis aparta vilaĝo rekte apud la urbo. Tiam mi povis diri (kaj vere diris), ke mi loĝas ĉe Leipzig.
Cetere, se vi vere laboras ene de iu fabrika domo, tiam vi klare laboras en fabriko. Sed se vi parolas pri la firmao, ekzemple "Telekom", tiam pluraj prepozicioj taŭgas: Mi laboras ĉe / por Telekom. Eble oni eĉ povus diri en, sed laŭ mi tio sonas strange pri kompanioj.
Fakte mi ne laboras ĉe la germana Telekom, sed nur estis ekzemplo.
kaŝperanto (Покажи профила) 12 март 2013, 02:09:12
Tjeri:Kion oni riskas manĝinte fabojn?hahaha, oni neniam scias komplete, kion oni riskas manĝinte fabojn. Mi ne scias pri vin, sed mi fabriskas kiam ajn mi manĝas fabojn.
Oni kutime laboras en fabriko.
Ĉe montras tutproksimecon, tuŝecon. Se iu laboras ĉe fabriko, tio signifas, ke li ne laboras en ĝi. Ekzemple: se iu farbisto devas farbi la muron de fabriko, oni tiam povas diri, ke li laboras ĉe la fabriko.
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Pri la ĉefafero, mi konsentas ke ĉe signifas proksimecon, kaj en signifas staton de ene esti.